*kajut/o UV *kajuto serĉi 'kajuto' [kajut.0o] [kajut.0o.KOMUNE] Ĉambreto por veturigisto aŭ veturantoj sur ŝipo, aviadilo aŭ alia transportilo: sur la ŝipo […] ili sidis en la kajuto kaj manĝis el argila plado, kiu staris inter ili [1]; kajuta servisto [2]; nur en la meza ŝipo, kiu portas sur la rando la surskribon „Santa Maria“ […] en la malvasta kajuto brulas lumo, kaj apud la tablo, kovrita de geografiaj kartoj, sidas […] la granda admiralo de Hispanujo, Kristoforo Kolumbo FK ; la virineto de maro sidis sur la akvo kaj balanciĝis supren kaj malsupren, tiel ke ŝi povis enrigardadi en la kajuton [3]; ni malsupreniris en la kajutojn, ĉar la ŝipo komencis trumpeti sian potencan signalon FdO ; la kapitano kuŝis malsobra en sia kajuto [4]; en kajuto de ĉiela ŝipo regos nekredebla kaoso [5]. kabino, gondoloŝipano, maristo, piloto, ŝoforo, pasaĝeroaŭto, lifto, telfero, aerŝipobudo 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro4. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, El Odeso ĝis Konstantinopolo5. J.-I. Perelman, trad. K. Ŝvedov: Interplanedaj Vojaĝoj, 2006 angle: cabin, saloon beloruse: каюта ĉeĥe: kabina lodi, kajuta ĉine: 舱 [cāng], 小屋 [xiǎowū], 客舱 [kècāng], 座舱 [zuòcāng] finne: hytti, kajuutta france: cabine (de bateau), chambre (cabine) germane: Kajüte, Kabine, Gondel (Luftschiff) hispane: cabina, camarote hungare: kajüt itale: cabina japane: 船室 [せんしつ], キャビン, 機室 [きしつ], 乗員室 [じょういんしつ] nederlande: kajuit pole: kabina, kajuta portugale: camarote rumane: cabină ruse: каюта slovake: kabína svede: hytt, kajuta turke: kamara ukraine: каюта, кабіна administraj notoj