kabino ↝
(evitinde)
- Kajuto, precipe de aeraj veturiloj, t.e. telfero, lifto, aerŝipo, aviadilo: iuj kuras en subferdekojn, penetras en kabinojn de ŝipanaro kaj oficiroj [1]; D. Kirchner el Köln okupiĝas per konceptado de sportglisilaj pilotkabinoj jam plurajn jarojn [2]; kabino de ĝibraltara telfero veturas eksteren el Ĝibraltaraj Botanikaj Ĝardenoj al pinto de Roko de Ĝibraltaro [3]; la F 13 estis unumotora subflugila aviadilo, kiu kapablis liveri 4 pasaĝerojn en fermita kabino [4]. gondolo
Rim.:
Kvankam „kabin“ estas internacie uzata por veturila
ĉambreto, ĝi ne harmonias kun „kabineto“.
Do la fundamenta „kajuto“ estas preferinda.
1.
F. Omelka:
Magalhaes, [antaŭ 1960]
2. K. Franc: La avio, pri kiu oni parolas, SAEST 1982, p. 56a
3. Vikipedio, Ĝibraltaro
4. Vikipedio, Junkers F-13
2. K. Franc: La avio, pri kiu oni parolas, SAEST 1982, p. 56a
3. Vikipedio, Ĝibraltaro
4. Vikipedio, Junkers F-13