kabin/o kabino ↝ serĉi 'kabino' [kabin.0o] (evitinde) [kabin.0o.KOMUNE] Kajuto, precipe de aeraj veturiloj, t.e. telfero, lifto, aerŝipo, aviadilo: iuj kuras en subferdekojn, penetras en kabinojn de ŝipanaro kaj oficiroj [1]; D. Kirchner el Köln okupiĝas per konceptado de sportglisilaj pilotkabinoj jam plurajn jarojn [2]; kabino de ĝibraltara telfero veturas eksteren el Ĝibraltaraj Botanikaj Ĝardenoj al pinto de Roko de Ĝibraltaro [3]; la F 13 estis unumotora subflugila aviadilo, kiu kapablis liveri 4 pasaĝerojn en fermita kabino [4]. gondolo Rim.: Kvankam „kabin“ estas internacie uzata por veturila ĉambreto, ĝi ne harmonias kun „kabineto“. Do la fundamenta „kajuto“ estas preferinda. 1. F. Omelka: Magalhaes, [antaŭ 1960]2. K. Franc: La avio, pri kiu oni parolas, SAEST 1982, p. 56a3. Vikipedio, Ĝibraltaro4. Vikipedio, Junkers F-13 administraj notoj