1kabl/o kabloserĉi 'kablo' [kabl.0o] 1.[kabl.0o.sxnurego] Ŝnurego: [mi] baraktis por malligi la malklaran nodon, kiun ŝi estis farinta en la kablo [1]; trenkablo de balono aŭ ŝipo. 2.[kabl.0o.dratofasko] Fasko el pluraj dratoj, individue tegitaj per izolmaterialo, por konduki elektron aŭ lumon; fasko el pluraj tiaj faskoj: elektraj instrumentoj estas konektitaj al amplifiloj per kabloj [2]; transmara telekomunika kablo. 3.[kabl.0o.televidsistemo] Kabla televido: kablokompanio decidis forpreni la oficialan turkan televidan stacion (TRT) de la kablo [3]; telefonfirmaoj kiel NTL havas enormajn rimedojn kaj la eblecon per siaj kabloretoj kombini la avantaĝojn de Interreto kaj televido [4]. 4.[kabl.0o.mezurunuo] (arkaismo) Malnova praktika mezurunuo de longo, uzata por mezuri mallongajn distancojn sur la maro, proksimume egala al 200 metroj: [la trimastulo] troviĝis en la distanco de tri ĝis kvar kabloj de la tero [5]. 1. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 162. B. Wennergren: Roko kaj Popo, Litero K3. gvd: Elkabligita, Monato, 1999/09, p. 74. Edmund Grimley Evans: Interreto senpage, Monato, 2000/11, p. 235. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj angle: 1. cable 2. cable beloruse: 1. канат, трос 2. кабель, дрот, шнур ĉeĥe: 1. kabel, lano 2. kabel, lano ĉine: 2. 纜 [lǎn], 电缆 [diànlǎn], 纜線 [lǎnxiàn], 橡皮線 [xiàngpíxiàn], 纜索 [lǎnsuǒ], 纜繩 [lǎnshéng] finne: 1. köysi, vaijeri 2. kaapeli 4. kaapelinmitta france: 1. câble (faisceau de fils), filin, cordage (câble) 2. câble (conducteur) 3. câble (télévision par câble), télévision par câble 4. encablure germane: 1. Trosse, Kabel 2. Kabel hispane: 1. cable 2. cable 3. Cable, Televisión por cable hungare: 1. kábel, kötél 2. kábel japane: 太綱 [ふとしつな], ケーブル [けーぶる], 被覆電線 [ひふくでんせん] katalune: cable 1. corda, maroma 3. televisió per cable nederlande: 1. tros, kabel 2. kabel pole: 1. lina 2. kabel, światłowód (kabel z włóknami światłowodowymi) 3. telewizja kablowa 4. kabel portugale: 1. cabo (feixe de fios) 2. cabo (feixe de fios) rumane: 1. cablu 2. cablu ruse: 1. канат, трос 2. кабель slovake: kábel svede: 2. kabel turke: 2. kablo ukraine: кабель, канат, трос, стальна линва kableroserĉi 'kablero' [kabl.0ero] Ĉiu el la dratoj, konsistigantaj kablon. angle: strand beloruse: жыла (кабэлю), дрот (асобны ў кабэлю) ĉeĥe: kabelová žíla finne: johdin (kaapelin osana) france: fil (d'un câble), brin (d'un câble) hungare: ér (kábelé) katalune: fil pole: żyła (kablowa), włókno (świałowodowe), światłowód (potoczne określenie zarówno kabla jak i włókna światłowodwego ruse: жила (в многожильном кабеле, тросе) slovake: káblová žila kabletoserĉi 'kableto' [kabl.0eto] Kablo pli mallonga aŭ mallarĝa ol ordinara: Ponto Akaŝi-Kaikjō [...]: ĉiu el la du kabloj havas diametron de 112,2 cm kaj konsistas el po 36.830 dratoj kun diametro de po 5,23 mm: kableto konsistas el 290 dratoj kaj la tuta kablo konsistas el 74.000 kabletoj [6]; ĉu vi konas la 3D-skribilon plej maldikan en la mondo [...] Lix, kun diametro sama al skribilo uzata sur ciferecigaj tabuloj bezonas nur esti konektita, per USB-kableto al la komputilo [...] [7]. 6. Vikipedio, Ponto Akaŝi-Kaikjō7. ŜAJNAS SKRIBILO POR TABULKOMPUTILO, TAMEN ĜI ESTAS PRESILO 3D angle: wire ĉeĥe: kabílek ĉine: 線纜 [xiànlǎn] katalune: fil pole: kabelek slovake: káblik administraj notoj pri ~o 2.: Kontroli trd be cs de en es fr hu nl sv ru tr post vastigo de la difino ankaux al lumkondukiloj. [MB] ~ero: Mankas fontindiko. ~ero: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.