Aldoni tradukojn al ReVo:

iteraci/o PIV1

iteracio

serĉi 'iteracio'
[iteraci.0o]
1.
[iteraci.0o.MAT]
MATKOMP Ripetado de matematika aŭ komputa proceduro aplikata al la rezulto de antaŭa apliko, ekz-e por sumi elementojn de opo aŭ por trovi pli bonan aproksimon de la solvo: programi rikuron1 per iteracio; senfina iteracio (iteracio programita tiel, ke la kondiĉo de ĝia fino neniam plenumiĝas); ĉiu iteracio havas etikedon […] tuj antaŭ la komenco de la iteracio […], la plej interna iteracio havas kondiĉon [1]; (figure) ni vivas en tiu senfina iteracio, kiu ŝanĝiĝas kun la paso de la generacioj da kulturoj kaj nomoj, sed ĉiam kun la sama dilemo [2].
2.
[iteraci.0o.KOMUNE]
(komune) Rundo; iteraciero: ni bezonis plurajn iteraciojn, ĝis ni fine atingis interkonsenton [3]; mi kontrolis […], ĉu la antaŭa iteracio de „Lernu“ […] havis serĉfunkcion [4].
angle:
senfina ~o: infinite loop. 1. iteration
beloruse:
 Ñ–тэрацыя, цыкль (ітэратыўны) senfina ~o: бясконцы цыкль.
ruse:
senfina ~o: бесконечный цикл. 1. Ð¸Ñ‚ерация
ukraine:
 Ñ–терація, інформ. цикл

iteracia

serĉi 'iteracia'
[iteraci.0a]
[iteraci.0a.MAT]
MATKOMP Uzanta iteracion, rilata al iteracio: iteracia metodo; la iteracia nombrilo alkrementas aÅ­ dekrementas laÅ­ la variablo [5].
angle:
 iterative
beloruse:
 Ñ–тэратыўны
ruse:
 Ð¸Ñ‚еративный

iteracii

serĉi 'iteracii'
[iteraci.0i]
[iteraci.0i.MAT]
(ntr)
MATKOMP Plenumi iteracion, ripetadi iun procedon: iteracii super elementoj de tabelo; fraktaloj povas esti […] iteraciitaj sistemoj de funkcioj [6].
angle:
 to iterate
beloruse:
 Ñ–тэраваць
ruse:
 Ð¸Ñ‚ерировать

iteraciero KompLeks

serĉi 'iteraciero'
[iteraci.0ero]
[iteraci.0ero.MAT]
MATKOMP Unuopa apliko de iteraciata ago: Helpo pri la komando „continue“: Pasu al la sekva iteraciero de FOR, WHILE aŭ UNTIL [7].
angle:
 iteration step
beloruse:
 ÐºÑ€Ð¾Ðº ітэрацыі
ruse:
 Ð²Ð¸Ñ‚ок итерации, шаг итерации
ukraine:
 ÐºÑ€Ð¾Ðº ітерації

iteraciilo KompLeks

serĉi 'iteraciilo'
[iteraci.0ilo]
[iteraci.0ilo.MAT]
MATKOMP Operatoro kiu aplikas operacion aŭ algoritmon al ĉiu elemento de aro: la arteoria iteraciilo matematike skribata kiel `{f(x): x in a}` en programlingvo povas aspekti kiel por x en a faru f(x); la matematikaj iteraciiloj ∑, ∏ [8]; la produtoperatoro, simbolata de ∏, estas iteraciilo programlingve esprimata ekz-e tiel: p:=1; por p en a faru p := p * f(x); (kaj simile pri ∑).
angle:
 iterator
beloruse:
 Ñ–тэратар
ruse:
 Ð¸Ñ‚ератор

iteracia ordono

serĉi 'iteracia ordono'
[iteraci.0aordono]
KOMP En programlingvoj, lingva esprimilo (malsimpla ordono2) destinita por programi iteraciojn: C1.d disponigas tri specojn da iteraciaj ordonoj.
angle:
 loop statement
beloruse:
 Ð°Ð¿ÑÑ€Ð°Ñ‚ар цыклю
ruse:
 Ð¾Ð¿ÐµÑ€Ð°Ñ‚ор цикла

kondiĉa iteracio

serĉi 'kondiĉa iteracio'
[iteraci.kondicxa0o]
KOMP En pliparto da programlingvoj, iteracia ordono, en kiu la okazigon de ripetoj de la iteraciata korpo kondiĉas bulea esprimo: kondiĉa iteracio konvenas por komputi aproksimojn.
angle:
 while-loop
beloruse:
 Ñ†Ñ‹ÐºÐ»ÑŒ з умовай
ruse:
 Ñ†Ð¸ÐºÐ» с условием

komenckondiĉa iteracio KompLeks

serĉi 'komenckondiĉa iteracio'
[iteraci.komenckondicxa0o]
KOMP Kondiĉa iteracio, en kiu la kondiĉo4 estas testata antaŭ la eventuala plenumo de iteraciero: en komenckondiĉa iteracio la korpo de iteracio povas plenumiĝi nulfoje.
angle:
 pre-test while-loop
beloruse:
 Ñ†Ñ‹ÐºÐ»ÑŒ з папярэдняй умовай

finkondiĉa iteracio KompLeks

serĉi 'finkondiĉa iteracio'
[iteraci.finkondicxa0o]
KOMP Kondiĉa iteracio, en kiu la kondiĉo4 de daŭrigo estas testata post la plenumo de iteraciero: en finkondiĉa iteracio la korpo de iteracio estas plenumata almenaŭ unufoje.
angle:
 post-test while-loop, do while loop
beloruse:
 Ñ†Ñ‹ÐºÐ»ÑŒ з умовай працягу

nombrila iteracio KompLeks

serĉi 'nombrila iteracio'
[iteraci.nombrila0o]
KOMP En programlingvoj, iteracia ordono, en kiu la ripetadon regas krementata nombrilo1: nombrila iteracio oportunas se la nombro de ripetoj estas determinebla antaÅ­ la komenco de la iteraciado.
angle:
 for-loop
beloruse:
 Ñ†Ñ‹ÐºÐ»ÑŒ з парамэтрам
ruse:
 Ñ†Ð¸ÐºÐ» с параметром

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~a ordono: Mankas dua fontindiko.
~a ordono: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kondiĉa ~o: Mankas dua fontindiko.
kondiĉa ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
komenckondiĉa ~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
finkondiĉa ~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
nombrila ~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.