iteracio
- 1.
- Ripetado de matematika aŭ komputa proceduro aplikata al la rezulto de antaŭa apliko, ekz-e por sumi elementojn de opo aŭ por trovi pli bonan aproksimon de la solvo: programi rikuron1 per iteracio; senfina iteracio (iteracio programita tiel, ke la kondiĉo de ĝia fino neniam plenumiĝas); ĉiu iteracio havas etikedon […] tuj antaŭ la komenco de la iteracio […], la plej interna iteracio havas kondiĉon [1]; (figure) ni vivas en tiu senfina iteracio, kiu ŝanĝiĝas kun la paso de la generacioj da kulturoj kaj nomoj, sed ĉiam kun la sama dilemo [2].
- 2.
- (komune) Rundo; iteraciero: ni bezonis plurajn iteraciojn, ĝis ni fine atingis interkonsenton [3]; mi kontrolis […], ĉu la antaŭa iteracio de „Lernu“ […] havis serĉfunkcion [4].
- angle:
- senfina ~o: infinite loop. 1. iteration
- beloruse:
- ітэрацыя, цыкль (ітэратыўны) senfina ~o: бясконцы цыкль.
- ruse:
- senfina ~o: бесконечный цикл. 1. итерация
- ukraine:
- ітерація, інформ. цикл
iteracia
- Uzanta iteracion, rilata al iteracio: iteracia metodo; la iteracia nombrilo alkrementas aŭ dekrementas laŭ la variablo [5].
- angle:
- iterative
- beloruse:
- ітэратыўны
- ruse:
- итеративный
iteracii
iteraciero KompLeks
- Unuopa apliko de iteraciata ago: Helpo pri la komando „continue“: Pasu al la sekva iteraciero de FOR, WHILE aŭ UNTIL [7].
- angle:
- iteration step
- beloruse:
- крок ітэрацыі
- ruse:
- виток итерации, шаг итерации
- ukraine:
- крок ітерації
iteraciilo KompLeks
- Operatoro kiu aplikas operacion aŭ algoritmon al ĉiu elemento de aro: la arteoria iteraciilo matematike skribata kiel `{f(x): x in a}` en programlingvo povas aspekti kiel por x en a faru f(x); la matematikaj iteraciiloj ∑, ∏ [8]; la produtoperatoro, simbolata de ∏, estas iteraciilo programlingve esprimata ekz-e tiel: p:=1; por p en a faru p := p * f(x); (kaj simile pri ∑).
- angle:
- iterator
- beloruse:
- ітэратар
- ruse:
- итератор
iteracia ordono
- En programlingvoj, lingva esprimilo (malsimpla ordono2) destinita por programi iteraciojn: C1.d disponigas tri specojn da iteraciaj ordonoj.
- angle:
- loop statement
- beloruse:
- апэратар цыклю
- ruse:
- оператор цикла
kondiĉa iteracio
- En pliparto da programlingvoj, iteracia ordono, en kiu la okazigon de ripetoj de la iteraciata korpo kondiĉas bulea esprimo: kondiĉa iteracio konvenas por komputi aproksimojn.
- angle:
- while-loop
- beloruse:
- цыкль з умовай
- ruse:
- цикл с условием
komenckondiĉa iteracio KompLeks
- Kondiĉa iteracio, en kiu la kondiĉo4 estas testata antaŭ la eventuala plenumo de iteraciero: en komenckondiĉa iteracio la korpo de iteracio povas plenumiĝi nulfoje.
- angle:
- pre-test while-loop
- beloruse:
- цыкль з папярэдняй умовай
finkondiĉa iteracio KompLeks
- Kondiĉa iteracio, en kiu la kondiĉo4 de daŭrigo estas testata post la plenumo de iteraciero: en finkondiĉa iteracio la korpo de iteracio estas plenumata almenaŭ unufoje.
- angle:
- post-test while-loop, do while loop
- beloruse:
- цыкль з умовай працягу
nombrila iteracio KompLeks
- En programlingvoj, iteracia ordono, en kiu la ripetadon regas krementata nombrilo1: nombrila iteracio oportunas se la nombro de ripetoj estas determinebla antaŭ la komenco de la iteraciado.
- angle:
- for-loop
- beloruse:
- цыкль з парамэтрам
- ruse:
- цикл с параметром
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.
~a ordono: Mankas dua fontindiko.
~a ordono: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kondiĉa ~o: Mankas dua fontindiko.
kondiĉa ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
komenckondiĉa ~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
finkondiĉa ~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
nombrila ~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a ordono: Mankas dua fontindiko.
~a ordono: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kondiĉa ~o: Mankas dua fontindiko.
kondiĉa ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
komenckondiĉa ~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
finkondiĉa ~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
nombrila ~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.