Aldoni tradukojn al ReVo:

inventar/o JED

inventaro

serĉi 'inventaro'
[invent1.0o]
1.
[invent1.0o.EKON]
EKON Etato, listiganta ĉiujn specojn kaj kvantojn de objektoj, varoj, valoroj apartenantaj al iu persono, societo, firmao: Vortaro de ludoj […] donacas al la leganto […] la unuan kompletan inventaron de ludoj [1]. VD:bibliografio, bilanco1, censo1, katalogo
2.
[invent1.0o.objektaro]
Tiuj listigitaj objektoj mem: ŝiaj lakonaj komandotonoj, […] tremigis la tutan bankon, same la senvivan parton de la inventaro, kiel la vivantojn [2]; Vilela prizorgis la sepulton, la mortokultojn, kaj la inventaron [3]. VD:ekipaĵo, provizaĵo, stoko
1. Monato, Roberto Pigro: Ludema Italio, 2012
2. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
3. Machado de Assis, trad. Paulo Viana: La divenistino kaj aliaj rakontoj, Oportuno, jaro 2005a, p. 12a
angle:
inventory, stocklist
beloruse:
інвэнтар
bulgare:
инвентар
ĉeĥe:
inventář, soupis
ĉine:
存貨 [cúnhuò], 財產清單 [cáichǎnqīngdān], 存貨清單 [cúnhuòqīngdān], 財產目錄 [cáichǎnmùlù], 調查表 [diàochábiǎo]
france:
état des lieux, inventaire, récolement
germane:
Inventar, Bestandsliste 2. Bestand
hispane:
inventario
hungare:
leltár
japane:
目録 [もくろく], 棚卸し表 [たなおろしおもて]
nederlande:
inventaris
portugale:
inventário
ruse:
инвентарь
slovake:
inventár, súpis
ukraine:
інвентар

inventari

serĉi 'inventari'
[invent1.0i]
(tr)
[invent1.0i.EKON]
Starigi inventaron: inventari siajn komercaĵojn, la librojn de biblioteko; [venis] momento por inventari, por bilanci [4]; (figure) li inventaris: iom tro granda frunto, sed varmaj brunaj okuloj plenaj je fajro, kis-invitaj lipoj, […] belaj kruroj [5]; (figure) la tiama prezidanto de la Akademio […] inventaras la aktualajn defiojn al tiu lingva institucio [6]. VD:bilanci, censi, kontroli, nombri1, revizii1
beloruse:
інвэнтарызаваць
bulgare:
инвентаризирам
ĉeĥe:
dělat inventuru, inventarizovat, inventovat
ĉine:
盘点 [pándiǎn], 点货 [diǎnhuò]
france:
inventorier, faire l'inventaire (de)
germane:
inventarisieren, eine Inventur durchführen
hispane:
inventariar
hungare:
leltároz
japane:
目録を作る [もくろくをつくる], 棚卸しする [たなおろしする]
nederlande:
inventariseren
portugale:
inventariar
ruse:
инвентаризовать
slovake:
robiť inventúru
ukraine:
інвентаризувати

administraj notoj