censo
- 1.
- Registrado de la havaĵo de la civitanoj de iu lando: laŭ oficialaj ciferoj de la brita censo de la jaro 2011 preskaŭ 250 000 homoj loĝantaj en la ĉefurbo Londono posedas duan domon [1]. inventari
- 2.
- Popolnombrado: en Albanio oni okazigos censon de la loĝantaro, konforme al la direktivoj de Eŭropa Unio [2]; post la finiĝo de la procezo de censo de la loĝantaro, kiu okazis ĉi-printempe, estos pli fidindaj ciferoj [3]; 53 % de la homoj deklaris sin kristanaj (kompare kun 59 % en la samjara pli ampleksa censo) [4]; la subvencioj baziĝis sur censo el julio 2011 kaj spegulis la nombron de la anoj de etnaj minoritatoj [5].
1.
Monato, Lenio Marobin: Homoj kromdomaj
2. Monato, Bardhyl Selimi: Pri la censo maljusta senso
3. Monato, Bardhyl Selimi: Facilas investi
4. Monato, Paul Gubbins: Kredu je la nekredantoj!
5. Monato, Julius Hauser: Censo sensenca ... aŭ ĉu?
2. Monato, Bardhyl Selimi: Pri la censo maljusta senso
3. Monato, Bardhyl Selimi: Facilas investi
4. Monato, Paul Gubbins: Kredu je la nekredantoj!
5. Monato, Julius Hauser: Censo sensenca ... aŭ ĉu?
- beloruse:
- цэнз, перапіс (насельніцтва)
- ĉeĥe:
- statistika, sčítání lidu
- ĉine:
- 2. 人口調查 [rénkǒudiàochá], 人口普查 [rénkǒupǔchá]
- germane:
- Zensus 1. Census 2. Volkszählung
- hebree:
- מפקד אוכלוסין
- itale:
- censo
- japane:
- ケンスス
- nederlande:
- belastbaar vermogen
- pole:
- spis ludności, cenzus
- slovake:
- cenzus, sčítanie
- ukraine:
- ценз, перепис
censisto
- Oficisto, taskita por censo: iu el la roloj kaj taskoj de la imperiestro estis la censado, kiel plej alta censisto de la imperio, Tiberio faris kaj aplikis leĝojn por: kontrolo, fare de la Senato, de la provizado de la nutraĵoj, limigi la lukson pri meblaro, limigi la elspezadon en cirkaj ludoj kaj aliaj spektakloj […] [6].
- beloruse:
- цэнзар, перапісчык (насельніцтва)
- ĉeĥe:
- censor, cenzor
- france:
- inventoriste
- germane:
- Censor
- itale:
- censitore
- nederlande:
- censor
- pole:
- rachmistrz spisowy
- slovake:
- štatistik
- ukraine:
- цензор
administraj notoj
~isto:
Mankas dua fontindiko.