1interpret/i JED interpretiserĉi 'interpreti' [interp2.0i] (tr) 1.[interp2.0i.kompreni] Klarigi, provi kompreni, malkovri intencitan signifon de io konciza, komplikita, ambigua, dubsenca aŭ alimaniere malevidenta: interpreti tekston, leĝon, sonĝon; la profetanto […] ankaŭ interpretas, por ke la eklezio ricevu edifon [1]; interpreti iun juran regulon [2]; la laŭtparolilo […] de la hejmo interpretis tion kiel ordonon kaj vokis la policon [3]. komenti, malĉifri 2.[interp2.0i.trakti] Atribui sencon al fenomeno, ago, vorto aŭ nocio, kaj eventuale prezenti ĝin tia al aliaj homoj: jam en 1905 la Nederlanda Esperantista Societo „La estonto estas nia“ per sia titolo klare interpretis la participon kiel abstraktaĵon, ne ja kiel naskiĝontan personon multaj interpretas deziron kiel bezonon, kaj bezonon kiel rajton [4]. kompreneble, la opoziciaj partioj en Britio interpretis tion kiel subaĉeton fare de la konservativuloj [5]. prezenti, trakti 3.[interp2.0i.BELA] Ludi artaĵon atribuante al ĝi personan koncepton de la ludanto: iuj rolistoj interpretas Hamleton kiel fortan karakteron, – aliaj, kiel tre heziteman; muzikistoj kaj aliaj prezentaj artistoj ofte disponas pri ampleksa repertuaro, precipe se ili povas interpreti novajn pecojn [...] post unuafoja perceptado aŭ helpe de notoj aŭ aliaj modeloj [6]. plenumi, prezenti 4.[interp2.0i.LIN] Tradukadi dum komunikado (prelego, konferenco, debato ktp), interalie a)[interp2.0i.busxe] Buŝtraduki: li prelegis germanlingve kaj Esperanten interpretis Ursula Niesert [7]. b)[interp2.0i.geste] Gesttraduki, traduki parolon en surdulan gestolingvon: ofte, kiam publikaj prelegoj, novaĵbultenoj, ktp estas interpretataj por surdaj „aŭskultantoj“, la sistemo uzata estas ne unu el la signolingvoj preferataj de la surdaj komunumoj, sed laŭvorte tradukita angla, franca, ktp [8]; mi klopodis interpreti (esprimi) mian dankemon per milda rideto [9]. 5.[interp2.0i.KOMP] Tradukadi kaj tuj plenumadi komandojn per interpretilo: tredkodo estas prezento de interpretata programo, konsistanta el adresoj de subprogramoj, plenumantaj la interpretajn operaciojn KomlLeks . 1. La Nova Testamento, I. Korintanoj 14:52. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto3. Novaĵoj el la teknologia mondo!, Kontakto4. Johán Valano: Tien, Vieno: IEM, 19975. Garbhan MacAoidh: Nord-Irlando: Lingva obstakloMonato6. Vikipedio, Repertuaro7. Alois Eder: Politikisto kaj diplomatoj en la komuna kongreso de EEU kaj GEA, La Ondo de Esperanto, №273 (2017:7).8. Garbhan MacAoidh: Ne ĉiuj lingvoj estas langaj, Monato, 2000/06, p. 149. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dua Ĉapitro angle: 1interpret beloruse: інтэрпрэтаваць, тлумачыць 4.a перакладаць (вусна) ĉeĥe: interpretovat, předvést, tlumočit, vyložit, vysvětlovat ĉine: 譯 [yì], 訓釋 [xùnshì], 口譯 [kǒuyì] france: 1interpréter germane: 1. 1interpretieren, deuten 2. auslegen, 1interpretieren 3. 1interpretieren 4.a 1dolmetschen hispane: 3. interpretar 4.a interpretar hungare: 3. interpretál 3. értelmez 4.a tolmácsol internaci-signolingve: japane: 通訳する [つうやくする], 解釈する [かいしゃくする], 解明する [かいめいする], 自己の解釈に基づいて演じる [じこのかいしゃくにもとづいてえんじる] katalune: 3. interpretar 4.a interpretar nederlande: 3. interpreteren 3. interpreteren 4.a vertolken perse: 3. تفسیر کردن، شرح کردن 4.a ترجمهٔ شفاهی کردن pole: interpretować, tłumaczyć słownie portugale: interpretar ruse: 1. толковать (что-л.), 1истолковывать (что-л.) 2. представлять (что-л.), 1истолковывать, трактовать, интерпретировать 3. трактовать, исполнять, интерпретировать 4.a переводить (устно) 4.b осуществлять сурдоперевод 5. интерпретировать (комады или программу) signune: v@35- slovake: tlmočiť, vyložiť, vysvetľovať ukraine: перекладати (усно), тлумачити, пояснювати interpretoserĉi 'interpreto' [interp2.0o] [interp2.0o.KOMUNE] Vortoj per kiuj oni interpretas: duba interpreto de teksto; interpreto pri la eŭkaristio [10]; la interpreto povas diferenci laŭ interpretanto, sed ĝenerale la simboloj aperantaj en sonĝo estas universalaj [11]; Perry demandas Syôin, tra interpreto de lia adjutanto, kial li volas fari tion [12]. ekzegezo, gloso, hermeneŭtiko, komento 10. Gerrit BERVELING: Vatikano rebatas, Monato, 200111. Reza KHEIR-KHAH: SONĜO: Mirinda dimensio de nia vivo, Monato, 2000/09, p. 1612. Monato, JAPANIO: Takasugi Sinsaku: Novjara klaĉo super konjako, 2000/06 p. 25 angle: interpretation beloruse: інтэрпрэтацыя, тлумачэньне ĉeĥe: tlumočení, výklad ĉine: 訓釋 [xùnshì] france: interprétation germane: Interpretation hispane: interpretación hungare: tolmácsolás, értelmezés, interpretáció japane: 解釈 [かいしゃく], 説明 [せつめい] katalune: interpretació nederlande: interpretatie perse: شرح، تفسیر pole: interpretacja, przekład, tłumaczenie portugale: interpretação ruse: интерпретация, толкование slovake: interpretácia, tlmočenie ukraine: переклад, тлумачення interpretiloserĉi 'interpretilo' [interp2.0ilo] [interp2.0ilo.KOMP] Programa aŭ aparata rimedo, kiu analizas komandojn aŭ frazojn de la programo kaj tuj plenumas ilin imitante la funkciadon de virtuala komputilo kies komandoj estas la frazoj de la koncerna programlingvo; ĉiu komputilo estas interpretilo por sia maŝinkodo (kontraste al tradukilo, kiu unue tradukas la tutan programmodulon en la cellingvon por nur poste ĝin ruli): kiel Lisp, kaj malkiel Perl, la Piton-interpretilo ankaŭ subtenas interaktivan reĝimon, en kiu esprimoj povas esti enmetitaj de la terminalo kaj rezultoj povas esti tuj viditaj [13]; antaŭ la dua retumila milito en la jaroj 2008-2009 JavaScript-interpretilo estis konata simple kiel interpretilo, kiu legas JavaScript-fontkodon kaj funkciigas la skripton […] responde [14]. 13. Vikipedio, Python (programlingvo)14. Vikipedio, JavaScript-interpretilo angle: interpreter beloruse: інтэрпрэтатар (праграма) ĉeĥe: dekodér, interpretátor, překladač ĉine: 解释器 [jiěshìqì], 直譯器 [zhíyìqì] france: interpréteur germane: Interpreter hispane: intérprete hungare: értelmező (program) japane: インタープリタ katalune: intèrpret nederlande: interpreter perse: مفسر pole: interpreter (program) ruse: интерпретатор slovake: dekodér, prekladač ukraine: інтерпретатор interpretistoserĉi 'interpretisto' [interp2.0isto] [interp2.0isto.LIN] Homo, kies profesio estas interpreti al fremduloj: la interparolado estis afabla, tiom almenaŭ kiel ĝi povas esti, kiam oni interparolas per interpretistoj; Helsinko rifuzis disponigi interpretistojn por la germana lingvo [15]; la reĝoj havis sonĝo-interpretistojn kaj ĉiumatene, vokinte ilin, la reĝoj rakontis siajn pasint-noktajn sonĝojn [16]; la stelinterpretistoj aŭguris al Bastjano feliĉon kaj gloron [17]. 15. Monato, Stefan MAUL: Lingvopakto16. Monato, Reza KHEIR-KHAH: SONĜO: Mirinda dimensio de nia vivo, 2000/09, p. 1617. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Batalo je la Ebura Turo angle: interpreter beloruse: перакладчык (вусны) ĉeĥe: interpret (obecně), tlumočník, vykládač ĉine: 口譯員 [kǒuyìyuán], 譯員 [yìyuán], 口头翻译 [kǒutóufānyì], 翻譯 [fānyì], 通譯 [tōngyì] france: interprète (traducteur) germane: Dolmetscher, Dolmetscherin hispane: intérprete (profesional de la interpretación) hungare: tolmács japane: 通訳者 [つうやくしゃ] nederlande: tolk perse: مترجم شفاهی، دیلماج pole: interpretator, tłumacz, wykonawca portugale: intérprete ruse: толмач, переводчик slovake: interpret, tlmočník, vykladač tibete: སྐད་བསྐྱུར་ ukraine: перекладач, тлумач, драгоман, інтерпретатор administraj notoj