*insign/o UV *insigno serĉi 'insigno' [insign.0o] [insign.0o.signo] Distingiga signo (en formo de objekto, ordeno3, broĉo, emblemo, logotipo ks), montranta la apartenon al iu potenco ŝtata, religia aŭ korporacia aŭ distinganta iun rangon, oficon, meriton: ni ekveturis en ŝipo Aleksandria [kies] insigno estis la Ĝemeloj [1]; la sukeraĵisto […] pendigis kiel insignon super sia tendo sonorilon, kiu […] ne havis frapilon [2]; sur la supro de la pordego oni vidis la insignon […] de l' ŝtato: globon kun flugiloj, de post kiu elrigardis du serpentoj [3]; ili kompreneble portis en sia butontruo la verdan stelon de l’ Espero, la insignon de la nova lingvo ChL ; la insigno de la danaj reĝoj Hamlet ; [ili] havas – viroj sur la ĉapoj, kaj Berta sur la brusto – la ruĝan insignon kun levita pugno Metrop ; la detektivo rapide mensnotis la […] oran kravatpinglon kaj la insignon de Rotari-klubo ChV ; ili portis oficialan insignon de la ekspozicio EeP ; la kohortanoj, svinginte supren la lancojn kaj insignojn, timige elkriis MkM ; la muroj estis kovritaj per hieroglifoj, sorĉinsignoj kaj sorĉofrazoj de antikvaj magiistoj SatirRak ; kontraŭ forinto eblis aĉeti plastan insignon kun la historia ŝtatblazono [4]; slovaka ŝtato […] inter 1939 kaj 1945 […] posedis insignojn de suverena kaj sendependa ŝtato [5]; la kongresa insigno garantiis senpagan veturon en la urbaj busoj [6]; la Pola Poŝto eldonis porokazan poŝtkarton, estis ankaŭ stampita insigno [7]. atributo, distingilo, sigelo, simbolo, uniformo 1. La Nova Testamento, La agoj 28:112. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VI4. Monato, Jozefo Horváth: Tra infanaj okuloj: memoroj pri la eventoj de '56, 20065. Monato, Julius Hauser: Vojo malfacila al sendependeco, 20136. La Ondo de Esperanto, 2001, №8-97. La Ondo de Esperanto, 2003, № 2 (100) angle: insignia beloruse: знак, значок, эмблема ĉeĥe: odznak ĉine: 徽 [huī], 徽章 [huīzhāng], 像章 [xiàngzhāng], 象徵 [xiàngzhēng] france: emblème, insigne (subst.), logo germane: Insigne, Abzeichen, Auszeichnung greke: σήμα, έμβλημα hispane: insignia hungare: jelvény itale: emblema, insegna (blasone) japane: 記章 [きしょう], バッジ [ばっじ], 紋章 [もんしょう] katalune: insígnia, ensenya, emblema nederlande: insigne portugale: insígnia ruse: значок slovake: odznak ukraine: значок administraj notoj