simbolo
- 1.
- Figuro aŭ objekto konvencie reprezentanta abstraktan ideon; emblemo: super la mortinto flugpendis la simbolo de la animo, nizo kun homa kapo [1]; alportu al ŝi la plej belan rozon […], kiu estas la simbolo de la plej alta kaj plej pura amo [2]; venena cikuto devus esti la simbolo de Atenoj, ne la olivarbo [3]; sur la supro de la pordego oni vidis la […] simbolon de l' ŝtato: globon kun flugiloj, de post kiu elrigardis du serpentoj [4]; kial vi surmetis la simbolon de la reĝa povo [5]? kelke da hieroglifaj simboloj [6]; nomi iun objekton, iun aperaĵon, iun agon signifas koni ĝin ĝis certa grado, signifas sintezi difinitan nocion en unu simbolo – la vorto [7]; oranĝa floro, simbolo de senkulpeco [8]; [ili] ne vidas en la kiso simbolon de amo [9]; la Komodo-varano […] iĝas simbolo de tiuj bestoj kiuj estas malmultaj de sia specio, kaj kiuj devas esti severe protektataj por ke ili ne malaperu [10]. insignoatributo, standardo
- 2.
-
Signo, prezentanta
nocion de la koncerna fako:
li sciis plenigi la murojn kaj barilojn de la strateto desegnante vortojn kaj
simbolojn, kies signifojn mi ne konis
[11];
$, £, ¥ estas simboloj de naciaj monunuoj;
Cu estas la ĥemia simbolo de kupro;
∞ estas la simbolo de malfinio;
la morsa kodo uzis simbolojn diftongajn, sed oni malfacile deĉifras formojn kiel
aa, ooe ktp
[12];
sin, END, := estas simboloj en pluraj programlingvoj.
Martinus […] uzas […] 44 simbolojn kun detalaj klarigoj
[13];
deĉifri la simbolojn de Signuno
[14].
ideogramo,
litero1Rim.: Oni do distingu la alfabetan signon (literon) C, kiu per si mem ne posedas propran signifon, disde la ĥemia simbolo C, simbolanta karbonon, aŭ matematika simbolo C, prezentanta la aron de ĉiuj kompleksaj nombroj.
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 9.
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Plej bela rozo de la mondo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VI
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro I
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
7. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
8. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekunua
9. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
10. Wim de Smet: La „drakoj” de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo, Monato, 2000/06, p. 18
11. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, La Punkto De Arkimedo
12. Karlo Juhász: Lingvo agonianta, Monato, 2001/02, p. 19
13. Monato, Hokan Lundberg: Spirita scienco ĉu tio eblas?, 2005
14. Monato, Vilhelmo Rowe: Esperanto por surduloj, 2007
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Plej bela rozo de la mondo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VI
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro I
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
7. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
8. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekunua
9. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
10. Wim de Smet: La „drakoj” de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo, Monato, 2000/06, p. 18
11. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, La Punkto De Arkimedo
12. Karlo Juhász: Lingvo agonianta, Monato, 2001/02, p. 19
13. Monato, Hokan Lundberg: Spirita scienco ĉu tio eblas?, 2005
14. Monato, Vilhelmo Rowe: Esperanto por surduloj, 2007
- afrikanse:
- simbool
- albane:
- simbol
- amhare:
- ምልክት
- angle:
- symbol
- arabe:
- رمز
- armene:
- խորհրդանիշ
- azerbajĝane:
- simvolu
- beloruse:
- сымбаль
- bengale:
- প্রতীক
- birme:
- အထိမ်းအမှတ်
- bosne:
- simbol
- ĉeĥe:
- chem. značka, symbol, znak
- ĉine:
- 象征 [xiàngzhēng], 象徵 [xiàngzhēng], 象徵 [xiàngzhēng], 符 [fú], 符号 [fúhào], 符號 [fúhào], 記號 [jìhao], 记号 [jìhao], 标志 [biāozhì], 標誌 [biāozhì]
- dane:
- symbolet
- estone:
- sümbol
- eŭske:
- sinbolo
- filipine:
- simbolo
- france:
- symbole
- galege:
- símbolo
- germane:
- Symbol
- guĝarate:
- પ્રતીક
- haitie:
- senbòl
- haŭse:
- alama ce
- hinde:
- प्रतीक
- hungare:
- 1. jelkép, szimbólum 2. jel, szimbólum ĥemia ~o: vegyjel.
- igbe:
- akara
- irlande:
- siombail
- islande:
- tákn
- japane:
- シンボル
- jave:
- simbol
- jide:
- סימבאָל
- jorube:
- aami
- kanare:
- ಚಿಹ್ನೆ
- kartvele:
- სიმბოლო
- kazaĥe:
- символы
- kimre:
- arwydd
- kirgize:
- белги
- kmere:
- និមិត្តសញ្ញា
- koree:
- 기호
- korsike:
- simmulu
- kose:
- umqondiso
- kroate:
- simbol
- kurde:
- nîşan
- latine:
- signum
- latve:
- simbols
- laŭe:
- ສັນຍາລັກ
- litove:
- simbolis
- makedone:
- симбол
- malagase:
- famantarana
- malaje:
- simbol
- malajalame:
- ചിഹ്നം
- malte:
- simbolu
- maorie:
- tohu
- marate:
- प्रतीक
- monge:
- lub cim
- mongole:
- тэмдэг
- nederlande:
- symbool, teken
- nepale:
- प्रतीक
- njanĝe:
- chizindikiro
- okcidentfrise:
- symboal
- panĝabe:
- ਪ੍ਰਤੀਕ
- paŝtue:
- سمبول
- pole:
- symbol, nazwa, znak
- ruande:
- ikimenyetso
- ruse:
- символ
- samoe:
- faʻailoga
- sinde:
- نشان
- sinhale:
- සංකේතය
- skotgaele:
- samhla
- slovake:
- symbol
- slovene:
- simbol
- somale:
- astaanta
- ŝone:
- chiratidzo
- sote:
- letšoao
- sunde:
- simbul
- svahile:
- ishara
- taĝike:
- рамз
- taje:
- สัญลักษณ์
- tamile:
- சின்னம்
- tatare:
- символы
- telugue:
- చిహ్నం
- ukraine:
- символ
- urdue:
- علامت
- uzbeke:
- ramz
- vjetname:
- biểu tượng
- zulue:
- uphawu
simboli
(tr)
- Esti simbolo de io, reprezenti ion: ĉu la unuaj vortoj estis nomoj aŭ ili simbolis agojn [15]? lia personeco, modesta pri si mem, sed obstina pri la celo […] simbolis revon de multaj koroj nekonataj [16]; ŝi emis mortigi la junulon, kiu simbolis mondon timatan [17]; la nomo de la strato simbolu nian unuecon [18]! leporo simbolas timon [19]; la tutsvisa flago simbolis la finon de la interkantonaj militoj kaj la federalan unuiĝon [20]; la elstaraĵoj sur la surfaco de la budhisma sonorilo simbolas cicojn kaj teneran virinan koron [21]. signi1, signifi3
15.
Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
16. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
17. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 21
18. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
19. Monato, LAST: Ŝuldanta leporo, 2003
20. Edmond Privat: Federala Sperto, Dua Parto: Svisa Sperto
21. Saliko: Kolekti sonorilojn, Monato, 2001/02, p. 24
16. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
17. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 21
18. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
19. Monato, LAST: Ŝuldanta leporo, 2003
20. Edmond Privat: Federala Sperto, Dua Parto: Svisa Sperto
21. Saliko: Kolekti sonorilojn, Monato, 2001/02, p. 24
- angle:
- symbolize, be a symbol of
- beloruse:
- сымбалізаваць
- ĉeĥe:
- symbolizovat, značit
- ĉine:
- 标志 [biāozhì], 標誌 [biāozhì], 象征 [xiàngzhēng], 象徵 [xiàngzhēng]
- germane:
- symbolisieren (etwas)
- hungare:
- jelképez, szimbolizál
- japane:
- 象徴する [しょうちょうする], 表す [ひょうす]
- pole:
- symbolizować, uosabiać, być symbolem czegoś
- ruse:
- символизировать
- slovake:
- symbolizovať, znamenať
- ukraine:
- символізувати, бути символом
simboligi
(tr)
- Prezenti, reprezentigi ion per simbolo: oni simboligas la amon per la rozo; en la landoj latinidaj oni simboligas tiun nombron per `C_4^2`, en la ĝermanaj, per `((m),(n))` [22].
- angle:
- symbolize
- beloruse:
- сымбалічна прадставіць
- ĉeĥe:
- symbolizovat, značit
- germane:
- symbolisieren (jmd.)
- hungare:
- jelképesen ábrázol
- japane:
- 象徴する [しょうちょうする], 表す [ひょうす]
- nederlande:
- symboliseren
- pole:
- przedstawić jako symbol
- ruse:
- символически представить
- slovake:
- symbolizovať, znamenať
- ukraine:
- зображувати у вигляді (чого-н.)
simbolismo
- Belarta movado el la fino de la 19a jarcento, ŝatanta simbolajn, misterajn aŭ mistikajn temojn, interrespondojn de diversaj sentumoj kaj belartoj: laŭ la komuna opinio de pluraj esploristoj Balmont estis la unua reprezentanto de simbolismo, kiu ricevis en Rusio […] tutlandan famon [23]; tie estas bonegaj kaj detalaj klarigoj pri la simbola lingvo de la moderna poezio […] temas pri tute nova speco de simbolismo, kiu esprimas la spiriton de la nova homspeco [24].
23.
G. Arosev:
Konstantin Balmont: aŭskulti la printempon, La Balta Ondo, 2017-06-15
24. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
24. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
- angle:
- symbolism (art movement)
- beloruse:
- сымбалізм
- ĉine:
- 象征主义 [xiàngzhēngzhǔyì], 象征主義 [xiàngzhēngzhǔyì], 象征主义 [xiàngzhēngzhǔyì], 象徵主義 [xiàngzhēngzhǔyì]
- france:
- symbolisme
- germane:
- Symbolismus
- japane:
- 象徴主義 [しょうちょうしゅぎ]
- pole:
- symbolizm
- ukraine:
- символізм