*insign/o PV

*insigno

Distingiga signo (en formo de objekto, ordeno3, broĉo, emblemo, logotipo ks), montranta la apartenon al iu potenco ŝtata, religia aŭ korporacia aŭ distinganta iun rangon, oficon, meriton: ni ekveturis en ŝipo Aleksandria [kies] insigno estis la Ĝemeloj [1]; la sukeraĵisto […] pendigis kiel insignon super sia tendo sonorilon, kiu […] ne havis frapilon [2]; sur la supro de la pordego oni vidis la insignon […] de l' ŝtato: globon kun flugiloj, de post kiu elrigardis du serpentoj [3]; ili kompreneble portis en sia butontruo la verdan stelon de l’ Espero, la insignon de la nova lingvo ChL ; la insigno de la danaj reĝoj Hamlet ; [ili] havas – viroj sur la ĉapoj, kaj Berta sur la brusto – la ruĝan insignon kun levita pugno Metrop ; la detektivo rapide mensnotis la […] oran kravatpinglon kaj la insignon de Rotari-klubo ChV ; ili portis oficialan insignon de la ekspozicio EeP ; la kohortanoj, svinginte supren la lancojn kaj insignojn, timige elkriis MkM ; la muroj estis kovritaj per hieroglifoj, sorĉinsignoj kaj sorĉofrazoj de antikvaj magiistoj SatirRak ; kontraŭ forinto eblis aĉeti plastan insignon kun la historia ŝtatblazono [4]; slovaka ŝtato […] inter 1939 kaj 1945 […] posedis insignojn de suverena kaj sendependa ŝtato [5]; la kongresa insigno garantiis senpagan veturon en la urbaj busoj [6]; la Pola Poŝto eldonis porokazan poŝtkarton, estis ankaŭ stampita insigno [7]. VD:atributo, distingilo, sigelo, simbolo, uniformo
angle:
insignia
beloruse:
знак, значок, эмблема
ĉeĥe:
odznak
ĉine:
[huī], 徽章 [huīzhāng], 像章 [xiàngzhāng], 象徵 [xiàngzhēng]
france:
emblème, insigne (subst.), logo
germane:
Insigne, Abzeichen, Auszeichnung
greke:
σήμα, έμβλημα
hispane:
insignia
hungare:
jelvény
itale:
emblema, insegna (blasone)
japane:
記章 [きしょう], バッジ [ばっじ], 紋章 [もんしょう]
katalune:
insígnia, ensenya, emblema
nederlande:
insigne
portugale:
insígnia
ruse:
значок
slovake:
odznak
ukraine:
значок

administraj notoj