*inokul/i *inokuli serĉi 'inokuli' [inokul.0i] (tr) 1.[inokul.0i.MED] Enkonduki en vivantan organismon la mikrobon de iu infekta malsano, ĉu akcidente, ĉu intence por studi ties efikon aŭ por krei imunan respondon: inokuli mikrobon en beston por produktado de serumo PIV2 ; inokuli iun kontraŭ la variolo PV . vakcini. 2.[inokul.0i.FIG] (figure) Komuniki al iu ian senton, kutimon: inokuli saĝon al iuZ ; la kredo forte estis inokulita al li en la mizera dometo de lia hejmo [1]; vi inokulis al [la mondo] la timon de l' morto [2]; ĉiu nacio, ĉiu patrio tre zorge inokulas la spiriton de siaj regatoj per ideologio taŭga por la pluigo de siaj apartaj interesoj [3]; inokuli en ies animo[n] la abomenon al la militoB ; la mahometanoj inokulis multe el sia civilizo al la negroj PV . infekti, inspiri. 3.[inokul.0i.grefti] (arkaismo) grefti. 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 143. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Pri Pacismo angle: inoculate beloruse: прышчапляць bulgare: ваксинирам ĉeĥe: očkovat, roubovat, štěpovat ĉine: 3. 接木 [jiēmù] france: 1. inoculer (un germe pathogène) 2. inculquer, inoculer (une passion), transmettre (une tradition) germane: 1. (mit einer Lanzette) impfen 2. einimpfen, durchdringen, erfüllen 3. pfropfen, veredeln hispane: inocular hungare: beleolt (átv.) 1. beolt (vmi ellen) japane: 接種する [せっしゅする], 感染させる [かんせんさせる], 植えつける [うえつける] nederlande: 1. inenten, vaccineren 2. besmetten 3. enten portugale: 1. inocular, vacinar (inocular) 2. passar (um sentimento), transmitir (uma tradição) ruse: привить slovake: očkovať, vrúbľovať, štepiť ukraine: прищеплювати, щепити, робити щеплення administraj notoj ~i: Mankas verkindiko en fonto.