4imun/a PV imunaserĉi 'imuna' [imun.0a] 1.[imun.0a.MED] Tute ŝirmita kontraŭ infekta malsano: la imuna sistemo de la organismo [1]; malsanuloj uzis specialajn medikamentojn, kiuj subpremas imunan reagon [2]; [tie] unuafoje naskiĝis la viruso, provokanta ĉe homo la tiel nomatan sindromon de imunoperdo, tio estas aidoso [3]; la viruso de aidoso utiligas ankaŭ tiujn receptorojn por penetri en imunajn ĉelojn (vd imunĉelo) [4]. imunsistemo 2.[imun.0a.JUR] Ne respondeca antaŭ la leĝo, ŝirmita per leĝa privilegio. 3.[imun.0a.rezista] Rezista kontraŭ difektoj, kontraŭ atako: korod-imuna ŝtalo [5]; [ili] bezonas taŭgajn vestaĵojn, precipe varmajn gantojn kaj akvo-imunajn botojn [6]; (figure) la sola homo, kiu ŝajnis imuna kontraŭ ŝia ĉarmo, estis ŝia propra patrino [7]; [ni] spertis ke malblinda estas amo kaj ne imuna kontraŭ malkompreno [8]. 1. Monato, Vladimir Lemelev: La ĉefaj murdistoj de HIV-infektitoj, 20072. Monato, Vladimir Lemelev: La ĉefaj murdistoj de HIV-infektitoj, 20073. Monato, Vladimir Lemelev: Afriko kaj aidoso, 20044. Monato, Vladimir Lemelev: Ĉu estas homoj rezistaj al aidoso?, 20085. Monato, Garbhan Macaoidh: Pinte!, 20036. Monato, Saliko: Glaciskulptado, 20067. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Al Romo8. Monato, Garvan Makaj: Soneto por M., 2012 angle: 1. immune 2. exempt beloruse: 1. імунны, неўспрымальны (да інфэкцыі, хваробы) 2. недатыкальны 3. трывалы ĉeĥe: chráněný, imunní ĉine: 免疫 [miǎnyì] france: immun, immuniser, jouissant de l'immunité germane: 1. immun 2. immun 3. gefeit hispane: inmune hungare: 1. védett (betegséggel szemben), ellenállóképes (betegséggel szemben), immunis 2. mentes(mentességet élvező), mentességet élvező japane: 免疫の [めんえきの], 免除の [めんじょの], 耐性のある [たいせいのある] katalune: 1. immune 2. immune, que gaudeix d'immunitat 3. resistent, immune nederlande: 1. immuun 2. onschendbaar pole: 1. odporny 2. nietykalny, korzystający z immunitetu, korzystający z listu żelaznego portugale: imune ruse: имеющий иммунитет 1. невосприимчивый (к болезни), имунный 2. неприкосновенный slovake: chránený, imúnny svede: 1. immun ukraine: імунний, несприйнятливий, такий, що має імунітет imunecoserĉi 'imuneco' [imun.0eco] Stato de iu imuna: 1.[imun.0eco.MED] foresto de la imuneco al ĉi tiu viruso […] akcelis disvastigon de epidemio [9]; la fakuloj ekzamenis la imunecan reagon ĉe la vundorando kaj el tio deduktas, ke la morto okazis 10 aŭ 15 minutojn post la vundiĝo [10]. 2.[imun.0eco.JUR] imuneco de la parlamentanoj; li eĉ elposteniĝis, rezignante pri sia deputita imuneco, por ke la prokuratorejo libere enketu [11]; Usono strikte rifuzas agnoskon de la monda puntribunalo kaj elmarĉandis imunecon por siaj soldatoj [12]. 9. Monato, Vladimir Lemelev: Birda gripo, ĉu danĝera por la homo?, 200310. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 411. Monato, Bardhyl Selimi: Ĉu anĝelo aŭ diablo?, 201112. Monato, Stefan Maul: Morala degenero, 2004 angle: immunity beloruse: 1. імунітэт, неўспрымальнасьць 2. імунітэт, недатыкальнасьць ĉeĥe: imunita, imunnost, nedotknutelnost ĉine: 免疫力 [miǎnyìlì], 免疫 [miǎnyì], 外交特权 [wàijiāotèquán], 抵抗力 [dǐkànglì], 豁免 [huòmiǎn] france: immunité germane: 1. Immunität 2. Immunität hispane: inmunidad hungare: 1. védettség (betegséggel szemben), ellenállóképesség (betegséggel szemben), immunitás 2. mentesség japane: 免疫 [めんえき], 免除 [めんじょ], 免責 [めんせき], 免責特権 [めんせきとっけん], 耐性 [たいせい] katalune: 1. immunitat 2. immunitat nederlande: 1. immuniteit 2. onschendbaarheid pole: 1. odporność 2. nietykalność, immunitet portugale: imunidade ruse: иммунитет 2. неприкосновенность slovake: imunita, nedotknuteľnosť ukraine: імунітет imunigiserĉi 'imunigi' [imun.0igi] (tr) [imun.0igi.MED] Fari iun imuna: vakcino imunigas kontraŭ variolo; dum la 60aj jaroj, pro imuniga programo, tuberkulozo ne plu mortigis kaj oni forgesis ties danĝerojn [13]; vakcinoj je 70-80 % imunigas la vakcinitojn kontraŭ kancero de la utercerviko [14]. vakcini 13. Monato, Hori Jasuo: Ne mortis mortiga malsano14. Monato, Vladimir Lemelev: Vakcino preventas kancerojn, 2010 angle: immunize beloruse: імунізаваць ĉine: 免疫法 [miǎnyìfǎ] france: immuniser germane: immunisieren hispane: inmunizar hungare: védetté tesz, immunissá tesz, immunizál japane: 免疫にする [めんえきにする], 免除する [めんじょする] katalune: immunitzar nederlande: immuniseren pole: uodparniać portugale: imunizar ruse: иммунизировать ukraine: імунізувати, надавати імунітет administraj notoj pri imun/a : Enkonduki drv-ojn de la tipo rust~a kaj la sencovastigon de ~a, kiun tio implicas. [MB]