*horizontal/a UV *horizontala serĉi 'horizontala' [horizo1.0a] 1.[horizo1.0a.FIZ] (rilate al iu loko de la tersurfaco) Rilata al la horizontalo de la loko; direktita laŭ tiu horizontalo: horizontala pozicio de objekto (mezurebla ekz-e per ĝiaj koordinatoj en horizontala ebeno); la surfaco de senmova akvo estas horizontala; horizontala planko, ŝnuro, tablo; globo, metita sur horizontala surfaco, ne moviĝas pro la propra pezo; en la teatro estis tiel malvaste, ke oni ne povis aplaŭdi en horizontala direkto, sed aplaŭdis en vertikala FK ; la dormanta Ĥaldeano, sen iu ajn apogo, ekpendis horizontale en la aero, kelke da metroj super la tero [1]; granda rado, metita sur horizontala akso [2]; ĉu la ekzistado de la plimulto da homoj ne devenis simple […] de horizontala pozo de dormanta kuireja gracio [3]; horizontala polarizado [4]; tenu la tabulon en ĝusta horizontaleco PIV1 . 2.[horizo1.0a.TIP] Apartenanta al tiu direkto en la teksto, kiu estas horizontala se la tuta tekstosurfaco estas vertikala: en la latina skribosistemo la linioj kutime estas horizontalaj; tiuj ĉi signoj povas esti skribataj laŭ ĉiuj direktoj, ne sole horizontale de maldekstre al dekstre, kiel ĉe la Eŭropanoj FK ; strioj horizontalaj aŭ vertikalaj Marta ; ili elsendis la t.n. horizontalan programadon, tio signifas ĉiutage la saman anonciston je la sama horo [5]. 3.[horizo1.0a.EKON] Ofertanta samspecajn produktojn al pluraj ekonomiaj branĉoj (kontraste al vertikala3, t.e. specialiĝinta): horizontala merkato; horizontala softvaro ampleksas tekstredaktilojn, retpoŝtilojn kaj datumbazojn; Asocio […] pretendanta universalecon en horizontala (teritoria) kaj vertikala (faka) sencoj ne povas kontentige funkcii [6]. vertikala, oblikva, nivelilo, rektoŝnuro1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 82. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XI3. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara4. PEJNO Simono: Poloj per pelvo, Monato, 1995/04, p. 175. Monato, Jean Pierre VandenDaele: De analogo al cifereco: evoluo de persona historio6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Sesa Parto angle: horizontal beloruse: гарызантальны ĉeĥe: horizontální, vodorovný ĉine: 横 [héng], 卧式 [wòshì], 水平 [shuǐpíng] france: horizontal (adj.) ~eco: horizontalité. germane: waagerecht, waagrecht, horizontal greke: οριζόντιος hispane: horizontal hungare: vízszintes itale: orizontale japane: 水平の [すいへいの], 横の [よこの] katalune: horitzontal (adj.) nederlande: horizontaal, waterpas perse: افقی portugale: horizontal ruse: горизонтальный slovake: vodorovný ukraine: горизонтальний horizontaloserĉi 'horizontalo' [horizo1.0o] 1.[horizo1.0o.FIZ] (de iu loko de la tersurfaco) Ebena direkto orta al la vertikalo de la loko; ĉiu rekto kun tia direkto: la vizaĝoj daŭre ŝanĝiĝis […] laŭ la vertikalo aŭ la horizontalo [7]. 2.[horizo1.0o.linio] Vico da elementoj de plataĵo (teksto, matrico, ŝaktabulo ktp), kies aranĝo estas horizontala se la koncerna surfaco estas vertikala (sur la nigra tabulo, ekrano ktp): la turo tenas la 5an horizontalon; en la markitaj horizontaloj vi trovos du vortojn, kiuj estas ligitaj [8]. 3.[horizo1.0o.MAT] a)[horizo1.0o.rekto] (elementa geometrio) Rekto kun direkto orta al la konvencie elektita direkto de vertikaloj: la ekvacio de la horizontalo trairanta punkton `(5,7)` estas `y=7`. b)[horizo1.0o.de_matrico] [9] (de (n,p)-matrico) Ĉiu el ĝiaj `n` `(1,p)`-submatricoj. c)[horizo1.0o.matrico] Ĉiu (1,p)-matrico: horizontalo kun `p` vertikaloj ekvivalentas al `p`-opo. 7. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, En la Lando de la Noktuloj8. La Ondo de Esperanto, 2002, №29. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §270 angle: 1. horizontal, horizontal line 2. row 3.a horizontal line 3.b horizontal row (of a matrix) 3.c row matrix beloruse: гарызанталь ĉeĥe: horizontála, řada, řádek ĉine: 水平線 [shuǐpíngxiàn] france: 1. horizontale (en un lieu) 2. rangée horizontale (dans un tableau) 3.a horizontale (math., droite) 3.b rangée horizontale (d'une matrice), ligne (d'une matrice) 3.c matrice-ligne germane: Waag[e]rechte, Horizontale 3.b Zeile (einer Matrix), Horizontalreihe (einer Matrix) 3.c Zeilenmatrix hispane: horizontal (subst.) 1. línea horizontal, plano horizontal 2. fila 3.a línea horizontal 3.b fila horizontal (de una matriz) 3.c matriz fila hungare: 3.a vízszintes (vonal) 3.b sor (mátrixé), mátrixsor 3.c sormátrix itale: 1. linea orizzontale, piano orizzontale 2. riga 3.a linea orizzontale 3.b riga japane: 水平 [すいへい], 水平線 [すいへいせん], 行 [こう], 横列 [おうれつ], 段 [だん] katalune: horitzontal (subst.) nederlande: horizontale lijn, horizontale ligging pole: 3.a pozioma 3.b linia pozioma (macierzy), wiersz (macierzy) 3.c macierz [jedno]wierszowa portugale: linha horizontal ruse: горизонталь 2. горизонталь 3.b строка (матрицы), горизонтальный ряд (матрицы) 3.c матрица-строка slovake: horizontála ukraine: горизонталь, горизонтальна лінія administraj notoj pri ~a: Kontroli, ke la trd de/nl/ru aplikigxas ankaux al la dua senco, poste aldonita. [MB] pri ~o 3.c: Mi ne trovis fonton por tiu termino.[MB]