*gru/o UV *gruo serĉi 'gruo' [gru.0o] 1.[gru.0o.ZOO] Migra birdo kun longaj, maldikaj kruroj, kolo kaj beko, simbolo de longviveco en Orientazio; genro el familio gruedoj kaj el la ordo gruformaj (Grus): turto, hirundo, kaj gruo observas la tempon, kiam ili devas veni [1]; la cignoj flugas en oblikva direkto, la gruoj triangule [2]; etendinte la kolon, kiel gruo [li] flustris mistere QuV ; ŝi decidis iri labori en tre fora naturrezervejo, por prizorgi la ruĝvertajn gruojn Kon11 ; gruo manĝas fiŝojn kaj vivas en marĉo [3]. du gruoj (Grus carunculata), Nacia Parko Moremi, Botsvano CC BY-SA 2.0 [4] 2.[gru.0o.TEK] Levmaŝino konsistanta ĝenerale el oblikva brako, kies supra parto portas pulion; oni levas ŝarĝon per ŝnurego aŭ ĉeno suriranta tiun pulion kaj tirata per malsupra vinĉo: ĉirkaŭ ĉiuj ĉi insuloj krakis gruoj kun siteloj [5]; [la] ĝirafoj […] similas arganojn, aŭ longajn levilegojn super putoj en rusaj vilaĝoj, nomatajn tie gruoj Metrop ; oni povis vidi malnovajn marajn ŝipojn sur la kanalo aŭ historian havenan gruon Kon11 ; kolosa svelta pikilo, el brila korod-imuna ŝtalo kaj nomita „The Spike“ […] per la plej alta gruo en Irlando estis alfiksita [6]. argano, takelo 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 8:72. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo3. Ĉina Radio Internacia: Vivo de Li Binsheng..., 2010-03-054. Fiver Löcker from Wellington, New Zealand, Moremi - 14: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Grus_carunculata_Moremi.jpg5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 146. Garbhan MacAoidh: Pinte!, Monato, 2003/12, p. 16 angle: 1. crane 2. crane beloruse: 1. журавель, жораў 2. журавель (студні), пад'ёмны кран bulgare: 1. жерав ĉeĥe: jeřáb (zdvihací stroj) 1. jeřáb popelavý ĉine: 1. 鶴科 [hèkē] 2. 起重机 [qǐzhòngjī], 鶴 [hè], 鸛 [guàn], 吊 [diào] france: grue (oiseau, machine) germane: 1. Kranich 2. Kran hispane: 1. grulla 2. grúa hungare: daru (madár, gép) katalune: grua latinece: 1. Grus nederlande: 1. kraanvogel 2. kraan pole: 1. żuraw pospolity 2. żuraw, dźwig portugale: 1. grou 2. grua, guindaste rumane: 1. cocor 2. lift ruse: 1. серый журавль 2. колодезный журавль, подъёмный кран slovake: žeriav (stroj na zdvíhanie) svede: 1. trana 2. lyftkran Gruo [7] (Gru) serĉi 'Gruo' [gru.G0o] [gru.G0o.AST] Sud-hemisfera stelfiguro (Grus): NGC 7117 estas galaksio en konstelacio Gruo [8]. 7. D. Galadí-Enríquez, A. Wandel: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, 20058. Vikipedio, NGC 7117 angle: Grus beloruse: Журавель (сузор’е) ĉeĥe: jeřáb (zdvihací stroj) france: Grue (constellation) germane: Kranich hispane: Grulla japane: クレーン, 起重機 [きじゅうき] katalune: la Grua latinece: Grus pole: Żuraw (gwiazdozbiór) rumane: Cocorul (constelație) slovake: žeriav (stroj na zdvíhanie) tibete: བྱ་ཁྲུང་ཁྲུང་ ukraine: журавель, підйомний кран gruformajserĉi 'gruformaj' [gru.0formaj] [gru.0formaj.ZOO] Ordo el la klaso birdoj (Gruiformes): la Aŭstralia otido […] estas granda surtera birdo de […] ordo gruformaj [9]. 9. Vikipedio, Aŭstralia otido beloruse: жураўлепадобныя (атрад) ĉine: 鶴形目 [hèxíngmù] france: gruiformes, ralliformes germane: Kranichvögel hungare: daruszerű madarak katalune: gruïformes latinece: Gruiformes nederlande: kraanvogels pole: żurawiowe rumane: gruiformes ruse: журавлеобразные (отряд) svede: tran- och rallfåglar ukraine: журавлеподібні administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.