tradukoj: be ca cs de es fr hu nl pt ru sk

Aldoni tradukojn al ReVo:

gnejs/o

gnejso  

serĉi 'gnejso'
[gnejs.0o]
en:
MIN
Skisteca rokaĵo el kristaloj, kiuj konsistas el kvarco, feldspato kaj glimo: norde de la Danubo situas en supra kaj malsupra Aŭstrio la granita kaj gnejsa ebenaĵo [1]; konstruaĵo el betono, kies soklo estas kovrita de ardena gnejso, en formo de greka kruco [2].
Rim.: Gnejsoj estas la plej malnovaj rokaĵoj sur la tero, do aparte ankaŭ pli malnovaj ol granitoj.
VD:granito, grejso


tradukoj

belorusaj

~o: гнэйс.

ĉeĥaj

~o: rula.

francaj

~o: gneiss.

germanaj

~o: Gneis.

hispanaj

~o: gneis.

hungaraj

~o: gneisz.

katalunaj

~o: gneis.

nederlandaj

~o: gneis.

portugalaj

~o: gnaisse.

rusaj

~o: гнейс.

slovakaj

~o: rula.

fontoj

1. Vikipedio, Aŭstrio
2. Vikipedio, Libra turo


ℛevo | datumprotekto | gnejs.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.14 2018/12/21 09:10:13