grejs/o

grejso

1.
MIN[1] Rokspeco konsistanta precipe el kvarco kaj helaj glimoj, granito metamorfozita per alta temperaturo: grejso ofte entenas erojn da valoraj ercoj (volframa, molibdena, tantala k.a.), kaj estas grava indikaĵo pri certaj valoraj ŝtonoj (topazo, berilo k.a.).
Rim. 1: El ĉiuj signifoj ĉi-artikole listigitaj nur ĉi tiu signifo grejso1 eksgranita estas konforma al la 15a Regulo (ĝi estas tute internacia por la koncerna signifo, kaj estas klara adaptaĵo de tiu tre internacia formo) kaj rekomendinda. La ceteraj signifoj bazitaj sur la konfuzo kun la franca „grès“ estas misgvidaj kaj kontraŭaj al la 15a Regulo. [Sergio Pokrovskij]
Rim. 2: La PIV-difino estas nesufiĉe profesia, tamen du ĝiaj trajtoj klare neprigas la signifon grejso1: la mencioj pri metamorfoziteco kaj pri la stanercaĵoj. Ambaŭ malkonvenas por la sedimenta grejso2. Tamen sur p. 948 (en la artikolo „sablo“) aperas la misegaligo: „sabloŝtono = grejso“, kio estas evidenta eraro kontraŭ la ĝusta signifo de grejso difinita sur p. 356. [Sergio Pokrovskij]
2.
MIN(evitinde) PV =sabloŝtono
Rim. 3: Oni nepre ne konfuzu ĉi tiun sabloŝtonan grejson2 kun la proprasenca grejso1. Kvankam ambaŭ estas rokspecoj, kvankam ilia konsisto estas simila, tamen ilia deveno, la ecoj kaj la uzoj estas malsamaj. La memklariga sabloŝtono estas ĉi tie ĉiurilate pli bona: ĝi estas kaj pli internacia (la terminoj angla, germana, rusa, turka, pola estas samstrukturaj), kaj pli preciza (ĉar nekonfuzebla). [Sergio Pokrovskij]
Rim. 4: La konfuzo aperis en la vortaro de Karlo Verks (Ch. Verax) [2]. La aŭtoro indikas, ke la leksikon li kolektis en „diversaj esperantaj periodaĵoj, ĉefe en «Lingvo Internacia», «Internacia Scienca Revuo»... krome en la ĵusaj Germanaj Vortaroj“. Supozeble tie li renkontis grejson1, kiun li miskomprenis kiel la francan „grès“ pro simileco sonforma. Kvankam E. Wüster en sia „Enciklopedia Vortaro “ (1918--1920), prave notis ke tia uzo de grejso estas evitinda kaj ke anstataŭe oni uzu „sabloŝtono“n, PV transpreins la eraron de Verax, kaj de tiam la francaj vortaristoj obsede trudis al grejso la signifojn de la franca „grès“ (nenio malhelpis al ili regule transskribi la francan grès per „greso“, ja tia vorto en PV ne ekzistas; sed ial ili sin kroĉis je la germandevena vorto kun ej, kiu neeviteble pensigas pri la alisenca Greisen). [Sergio Pokrovskij]
3.
TEK(evitinde) PIV2 =ŝtonceramiko
Rim. 5: PIV2 tute rezignis pri la mineralogiaj signifoj: anstataŭ grejso2 ĝi prave rekomendas uzi „sabloŝtono“n, kaj pri la etimologie ĝusta kaj PIVa grejso1 ĝi nenion scias. Anstataŭe ĝi trudas al la malfeliĉa vorto homoniman signifon de la neinternacia franca vorto „grès“, trudante al Esperanto la neinternacian homonimion de tiu francaĵo. [Sergio Pokrovskij]
Rim.: Ne konfuzu kun gnejso.
1. Plena Ilustrita Vortaro, P. 356, la artikolo «grejso»
2. Ch. Verax: Vocabulaire technique et technologique français-Espéranto, 1908
angle:
1. greisen
beloruse:
2. пяшчанік
ĉeĥe:
velmi tvrdá keramika
france:
1. greisen 2. grès (roche)
germane:
1. Greisen 2. Sandstein
hungare:
1. greizen
japane:
, せっ器 [せっき]
nederlande:
2. zandsteen
pole:
1. gres 2. piaskowiec 3. kamionka
portugale:
2. grés (rocha), arenito
ruse:
1. грейзен
slovake:
veľmi tvrdá keramika
ukraine:
1. ґрейзен

administraj notoj