ceramiko
- 1.
- Arto baki teron por fari potojn aŭ kahelojn: la ĉina ceramiko havas historion de 10 mil jaroj [1]; litova majstrino de la nigra ceramiko [2].
- 2.
- La materialo, kiu konsistigas la tiel produktatajn objektojn: la materialo de la fluto estis iuspeca ceramiko [3]; por enĉambra bonsajo oni elektas malprofundan ujon el ceramiko aŭ plasto [4]; la ŝtupforma ceramika tomboŝtono de Kusam ibn Abbas havas kvar tavolojn, kovritajn per reliefaj majolikaj kaheloj kun tre riĉa plant-ornamo [5]; la teston oni juĝis kaj ĉiu gajnis valoran premion, ekzemple mi hejmen forportis ceramikan anason, al Kim rezultis pli bone, li ricevis ceramikan pokalon [6].
1.
Li Qiang, Zhang Meizhi, trad. Fan Yizhu, Xu Senrong: Enciklopedieto de Ĉinio, ĉap. „Ceramiko“, p. 209a
2. Laimius Stražnickas: Ceramikaĵoj, Monato, 2000/11, p. 24
3. Monato, Hans B. Welling: Nesuspektindaj flutistoj, 2014
4. Monato, Saliko: Kultivi bonsajon, 2007
5. Monato, Anatoli Ionesov: Perlo ĉe la Silka Vojo, 2006
6. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉu en kuirejo aŭ sur podio? Kim mojosas ĉie!
2. Laimius Stražnickas: Ceramikaĵoj, Monato, 2000/11, p. 24
3. Monato, Hans B. Welling: Nesuspektindaj flutistoj, 2014
4. Monato, Saliko: Kultivi bonsajon, 2007
5. Monato, Anatoli Ionesov: Perlo ĉe la Silka Vojo, 2006
6. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉu en kuirejo aŭ sur podio? Kim mojosas ĉie!
- angle:
- 1. ceramics, pottery
- beloruse:
- 1. кераміка (тэхніка вытворчасьці) 2. кераміка (матар'ял)
- bretone:
- 1. prierezh
- ĉeĥe:
- 1. keramika (tvorba)
- ĉine:
- 匋 [táo], 陶 [táo]
- france:
- 1. céramique (technique)
- germane:
- 1. Töpferkunst 2. Keramik
- hebree:
- 1. קֵרָמִיקָה
- hispane:
- 1. cerámica
- hungare:
- 1. agyagművesség, keramika
- indonezie:
- 1. keramik, tembikar
- itale:
- 1. ceramica (tecnica)
- japane:
- 製陶 [せいとう]
- katalune:
- 1. ceràmica
- pole:
- 1. ceramika
- portugale:
- 1. cerâmica
- rumane:
- 1. ceramică
- ruse:
- 1. керамика
- slovake:
- 1. keramika, keramikárske umelecké remeslo
- ukraine:
- кераміка
ceramikaĵo
- Objekto el bakita tero: artistoj ekspoziciis […] ceramikaĵojn kaj lignaĵojn [7]; homaj kaj bestaj figuroj sur koloraj ceramikaĵoj [8]; kolkotaro […] estis uzata kiel glazuro por ceramikaĵoj [9]. argilaĵo, fajencaĵo, porcelanaĵo
7.
Last: Bruas la mezepoko, Monato, 2011
8. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, El Ĉinio
9. Monato, Hori Yasuo: Vizito al Takahaŝi, 2007
8. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, El Ĉinio
9. Monato, Hori Yasuo: Vizito al Takahaŝi, 2007
- angle:
- ceramic object, ceramic art
- beloruse:
- кераміка (выраб)
- bretone:
- priaj (traezenn)
- ĉine:
- 陶 [táo], 陶瓷 [táocí], 陶器 [táoqì]
- france:
- céramique (objet)
- germane:
- Keramik
- hebree:
- קֵרָמִיקָה
- hispane:
- cerámica
- hungare:
- kerámia, agyagedény
- indonezie:
- keramik
- itale:
- ceramica (oggetto)
- japane:
- 陶磁器 [とうじき], セラミックス
- katalune:
- ceràmica
- pole:
- ceramika, wyrób z ceramiki
- portugale:
- cerâmica
- ruse:
- керамика
- slovake:
- keramika
- ukraine:
- керамічний виріб
ceramikisto
- Faristo de ceramikaĵoj: ceramikistoj […] manĝante antaŭ la rado dum ili ceramikas laŭdezire [10]; dek kvin bildpaĝoj […] montrantaj ĉefverkojn de ĉinaj ceramikistoj [11]. potfaristo
10.
Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Kvar
11. B. Golden: Ĉina ceramika historio, Monato, jaro 1995a, numero 8a, p. 22a
11. B. Golden: Ĉina ceramika historio, Monato, jaro 1995a, numero 8a, p. 22a
- angle:
- ceramist, ceramic artist, potter
- beloruse:
- кераміст
- bretone:
- poder
- ĉeĥe:
- keramik
- ĉine:
- 陶工 [táogōng]
- france:
- céramiste, potier
- germane:
- Töpfer
- indonezie:
- tukang keramik
- itale:
- ceramista
- japane:
- 製陶業者 [せいとう・ぎょうしゃ], 陶工 [とうこう]
- katalune:
- ceramista
- pole:
- ceramik
- ruse:
- гончар, керамист
- slovake:
- keramik
- ukraine:
- керамік, кераміст
ŝtonceramiko, ŝtonceramikaĵo
- Tre malmola ceramikaĵo, bakita je pli ol 1200 °C (sufiĉe por formiĝo de vitreca glazuro): la plej bona ŝtonceramiko estis fabrikata en Annaberg, Siegburg aŭ Nassau kaj Kreussen [12].
12.
V. Türk:
Kastelo Kratochvíle ‐ ĉiĉerona teksto
- angle:
- stoneware
- beloruse:
- кераміка высокатэмпературная, кераміка каменная
- ĉeĥe:
- kamenina
- ĉine:
- 炻器 [shíqì]
- france:
- grès (céramique)
- germane:
- Steinzeug
- indonezie:
- periuk belanga
- japane:
- せっ器 [せっき]
- katalune:
- gres
- pole:
- kamionka
- ruse:
- керамика (глазурированная)