*frag/o Fab2 *frago serĉi 'frago' [frag.0o] en: [frag.0o.KUI] en: Frukto de la fragujo, ruĝa kaj bongusta, uzata en deserto aŭ konfitaĵo: la vilaĝanaj infanoj […] sin turnadis en la arbaro, kolektante fragojn kaj frambojn [1]; ĉi tie sur la erikejo ekzistis aliaj trezoroj, ĉi tie estis plene de eriko kaj fragoj kaj mirteloj, grandaj kaj dolĉaj ili ĉie montriĝis en granda abundo [2]; en la somero ni havas fragojn kaj persikojn, kiam ili estas maturaj FK . plurfrukto sovaĝaj fragoj (Fragaria vesca), duoninsulo Pakri CC BY-SA 3.0 [3] 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj3. Ivar Leidus, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Fragaria_vesca_-_metsmaasikas.jpg angle: strawberry beloruse: суніца (ягада), трускаўка (ягада) bulgare: ягода ĉeĥe: jahoda ĉine: 草莓 france: fraise germane: Erdbeerstrauch hispane: fresa hungare: földieper, szamóca indonezie: stroberi japane: オランダイチゴ, イチゴ nederlande: aardbei (vrucht) pole: truskawka, poziomka portugale: morango ruse: клубника (ягода), земляника (ягода) slovake: jahoda (plod) turke: çilek ukraine: суниця, полуниця (ягоди) fragujoserĉi 'fragujo' [frag.0ujo] en: [frag.0ujo.BOT] en: Malalta vegetaĵo kun ruĝaj plurfruktoj kaj tripartaj folioj; genro el familio rozacoj (Fragaria): li sciis pri tri florantaj fragujoj, kiuj promesis al li riĉan rikolton [4]; aŭtoĥoriaj plantoj aŭ memdissemantoj estas ekzemple oficina taraksako, poplo, arbara fragujo, saliko [5]. folioj kaj floroj de fragujo (Fragaria chiloensis subsp. chiloensis) PD [6] 4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto5. Vikipedio, Aŭtoĥorio6. Dr. Kim Hummer: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:FragariaChileonesisVarPatagonia.jpg beloruse: суніца (расьліна), трускаўка (расьліна) bulgare: ягода ĉeĥe: jahodník france: fraisier germane: Erdbeere hispane: fresero hungare: földieper (növény), szamóca (növény) japane: オランダイチゴ latinece: Fragaria nederlande: aardbei (plant) ruse: клубника (растение), земляника (растение) slovake: jahodník ukraine: кущ суниці, полуниці administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto. ~ujo: Mankas verkindiko en fonto.