fluktu/i PV fluktuiserĉi 'fluktui' [fluktu.0i] (ntr) 1.[fluktu.0i.KOMUNE] Neregule varii ĉirkaŭ averaĝa stato aŭ inter ekstremoj: la tuta rezulto de la libroservo fluktuas malpli ol la vendoj en UK [1]; la prezidanto Richard Nixon dekretis ke la usona mono ne estos plu konvertebla en oro, ĝi estis ekde tiam nur papero, fluktuante laŭ la kapricoj de la merkatoj [2]; la publika opinio fluktuas konsiderinde kaj minacas turni sin al la plej radikalaj solvoj [3]; Belgio ankoraŭ konservas fortajn ligojn kun sia ekskolonio Kongo, sed la rilatoj ofte fluktuis pro belga malaprobo pri missituacioj en Kongo [4]. alterni, flirti1, intermiti, ondi, oscili, ŝanceliĝi, ŝvebi3 2.[fluktu.0i.MED] Pri fluaĵo: moviĝi sub la haŭto. 1. La Ondo de Esperanto, Furorlisto de UEA2. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010, Nova geopolitiko de la kapitaloj3. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013, De Napoleono Bonaparto ĝis s-ro Mario Draghi4. Monato, Ivo Durwael: Eksterlanda politiko: ĉu etika aŭ pragmata?, 2010 angle: fluctuate beloruse: флюктуаваць, вагацца ĉeĥe: fluktuovat, kolísat ĉine: 波动 [bōdòng], 摇摆不定 [yáobǎibùdìng], 流动 [liúdòng] france: fluctuer, osciller germane: fluktuieren, schwanken, wechseln hispane: fluctuar japane: 上下する [じょうげする], 動揺する [どうようする], 変動する [へんどうする] katalune: fluctuar, oscil·lar, variar, transformar-se nederlande: fluctueren pole: fluktuację wykazywać, fluktuacji ulegać portugale: flutuar, oscilar ruse: флюктуировать, колебаться slovake: fluktuovať, kolísať, meniť sa ukraine: флуктувати, флюктувати, коливатися fluktuo, fluktuado serĉi 'fluktuo' serĉi 'fluktuado' [fluktu.0o] [fluktu.0o.KOMUNE] La variado de io fluktuanta: kurzfluktuoj [5]; oni vidas pintan kurzon (30 dolaroj) kaj poste fluktuon inter 5 kaj 20 dolaroj, malstabilecon tute ne akcepteblan por komerco [6]; kelkajn nutraĵmerkatojn inundas eksteraj spekulantoj, kiuj per multe da mono esperas atingi rapidajn gajnojn, ili kaŭzas grandegajn prezfluktuojn, supren kaj malsupren [7]; surprizis la preciza korelacio, kiun vi observis inter la sunfunkcioj kaj la fluktuado de kelkaj malsanoj VaK ; la planeda gravito translokas tien reen la centran stelon iomete, tiel kaŭzante koloran fluktuadon de la stela lumo [8]; por ne kaŭzi socian fluktuadon, la registaro ĉiam malavare donas al senlaboraj gejunuloj monhelpon, por ke ili havu minimuman viv-garantion [9]; leganto […] povas sin lasi al la melodio de la ritmo: la verko de Berveling estas konceptita por amantoj de tiu mirinda fluktuo de sonoj kaj de akcentoj […] populara en la helena kaj latina tempoj [10]. fado 5. Roland Rotsaert: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj, Monato, 2000/11, p. 86. Monato, Roland Rotsaert: Bitcoin: ĉu scienca eksperimento, trompado aŭ reale uzebla virtuala mono?, 20137. Monato, Roland Rotsaert: Manĝi estos pli koste, 20088. Monato, Oliver Kim: Unua fotografaĵo de ekstersunsistema planedo, 20069. Monato, Mu Binghua: Pezaj enlandaj ŝarĝoj por la registaro, 200610. Monato, Carlo Minnaja: Nuntempo en antikva vesto, 2012 beloruse: флюктуацыя, ваганьне ĉine: 流动 [liúdòng], 涨落 [zhǎngluò], 流动 [liúdòng] france: fluctuation germane: Fluktuation, Schwankung, Wechsel japane: 動揺 [どうよう], 変動 [へんどう], ゆらぎ, 揺動 [ようどう] nederlande: fluctuatie, fluctuering ukraine: флуктуація, коливання administraj notoj