Aldoni tradukojn al ReVo:

*fluid/a

*fluida

serĉi 'fluida'
[fluid.0a]
1.
[fluid.0a.KOMUNE]
Flueca: ili gutadas fluidan mirhon [1]; post la norda maro estas piramida monto, ordinare kovrita de […] neĝo sur la pinto, [sed] subite ĝi komencas fumiĝi, tremi, brui kaj poste ĝi sputas el si tiom da fluida fajro (lafo), kiom da akvo posedas Nilo [2]; (figure) [li] parolis pri la […] situacio tute fluida, rompebla kaj neantaŭvidebla [3]. SIN:likva
2.
[fluid.0a.FIZ]
FIZ En la stato likva aÅ­ gasa.
angle:
fluid, liquid
beloruse:
цякучы, вадкі
ĉeĥe:
fluidický, fluidní, fluidový, fluidální, kapalný, plynný, tekoucí
france:
fluide (adj.)
germane:
1. flüssig 2. fluid
hungare:
cseppfolyós, folyékony halmazállapotú
japane:
流体の [りゅうたいの], 流動性のある [りゅうどうせいのある]
katalune:
fluïd (adj.)
nederlande:
vloeibaar
portugale:
fluido, líquido
ruse:
текучий, жидкий
slovake:
tekutý
ukraine:
текучий, рідкий

fluido

serĉi 'fluido'
[fluid.0o]
[fluid.0o.FIZ]
FIZ Likvo aŭ gaso aŭ miksaĵo de ili: antaŭ la ekbruligado la motora fluido estas miksaĵo aero / fuelo [4]; la lumo suna ne estas fluido, ĉar tiastate oni povus ĝin transverŝi [5].
4. Vikipedio, Motoro
5. L. Tolstoj, trad. A. Ŝaparov: Dio – unu por ĉiuj, 1912
angle:
fluid, liquid
ĉine:
流体 [liútǐ]
germane:
Fluid
japane:
流体 [りゅうたい], 液体 [えきたい]
ukraine:
рідина, флюїд

fluidaĵo

serĉi 'fluidaĵo'
[fluid.0ajxo]
[fluid.0ajxo.KOMUNE]
Fluaĵo: akvo estas fluidaĵo [6]; li ĉerpas per la kulero la fluidaĵon, provas kaj kun abomeno kraĉas FK ; fluidaĵo sen difino, nek vinagro nek vino PrV ; li enverŝetis tre malgrandan guton da ruĝvinsimila fluidaĵo [7]; ni trinkos po glaso da funebra fluidaĵo [8]; kontaktolensa fluidaĵo [9]; flugpasaĝeroj ne rajtas kunporti normalajn botelojn kun fluidaĵo [10]. SIN:likvaĵo
angle:
fluid, liquid
beloruse:
вадкасьць
ĉeĥe:
fluidum, kapalina, mok, tekutina
ĉine:
变移性 [biànyíxìng], 水質 [shuǐzhí]
france:
fluide (subst.)
germane:
Flüssigkeit
hungare:
folyadék
katalune:
fluïd (subst.)
nederlande:
vloeistof
portugale:
fluido, líquido
ruse:
жидкость
slovake:
kvapalina, tekutina
ukraine:
рідина

fluidigi

serĉi 'fluidigi'
[fluid.0igi]
(tr)
[fluid.0igi.FIZ]
Meti en fluan staton: la printempa suno fluidigis la neĝon kaj la glacion DL ; l' unua malespera ŝia krio l' okulojn de la dioj fluidigus Hamlet ; kvazaŭ la rigardo de la senkulpa infano trabruligus lin trae kaj disfluidigus la glacion, per kiu estis kovrita lia koro FK . SUB:fandi
angle:
fluidify, liquify, liquefy
beloruse:
звадкаваць, растапіць
ĉeĥe:
rozpustit, zkapalnit
ĉine:
液化 [yèhuà], 变为液体 [biànwéiyètǐ], 使变为液体 [shǐbiànwéiyètǐ], 使液化 [shǐyèhuà]
france:
fluidifier
germane:
verflüssigen, schmelzen
hungare:
cseppfolyósít, megolvaszt
japane:
流動化させる [りゅうどうかさせる], 溶かす [とかす]
katalune:
fluïdificar
nederlande:
vloeibaar maken, doen smelten
ruse:
превращать в жидкость, растапливать, растопить
slovake:
rozpustiť, roztopiť
ukraine:
перетворювати в рідину, розтоплювати

fluidiĝi

serĉi 'fluidiĝi'
[fluid.0igxi]
[fluid.0igxi.transiri]
Transiri en fluidan staton: en la printempo la glacio kaj la neĝo fluidiĝas [11]; la neĝo fluidiĝis sur la altaj montoj [12]; disfluidiĝu kiel vaks' en fajro Hamlet ! SUB:fandiĝi1, degeli
angle:
fluidify, liquify, liquefy
germane:
sich verflüssigen
japane:
流動化する [りゅうどうかする], 溶ける [とける]
ukraine:
перетворюватися в рідину, танути

malfluidigi

serĉi 'malfluidigi'
[fluid.mal0igi]
(tr)
[fluid.mal0igi.FIZ]
Eligi el flua stato, ĝenerale solidigante: la vintro malfluidigis riverojn; post bakado, la malfluidigita gluteno prizorgas strukturtenadon [13]; fulmlumilo ĝenerale uziĝas por ilumini malhelan scenon aŭ por malfluidigi rapidajn movadojn [14].
angle:
deliquify, deliquefy
france:
figer
germane:
verfestigen, erstarren lassen
japane:
固化させる [こかさせる], 凍結させる [とうけつさせる]

administraj notoj