3feri/o PVEF ferioserĉi 'ferio' [feri.0o] [feri.0o.KAL] Libera tago, dum kiu oni ne estas devigata labori: la somera kunveno sur la bordo de la lago Chautauque servas sole kaj propre por spirita ripozo, ferioj [1]; mi sopiras [al] kampa vivo kaj ferioj [2]; nun estas la paskaj ferioj [3]; alvenis la someraj ferioj [4]; lernejaj ferioj [5]; la kristnaskaj ferioj [6]; duontaga ferio [7]; israelaj turistoj rezignos pri siaj ferioj en Aŭstrio [8]; revenante el ferioj [9]; escepte de ŝtate deciditaj ferioj (sabato, dimanĉo, festotagoj) la borsoj funkcias de lundo ĝis vendredo [10]. festo 1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto2. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Libertempo3. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 24. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 85. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto6. Ulrich Matthias: Fajron sentas mi interne, I7. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 19. Unu Orienten, Alia Okcidenten.8. Evgeni Georgiev: Ĉu veneno en Vieno?, Monato, 2000/03, p. 69. Claude Piron: La bona lingvo, 3. Natura Sin-esprimado10. Huang Tingsheng: La ĉina bilomerkato, Monato, jaro 2001a, numero 8a, p. 10a angle: holiday, vacation beloruse: дзень адпачынку (ад працы), дзень водпуску, канікулярны дзень, непрацоўны дзень bulgare: отпуск ĉeĥe: den volna, prázdninový den, volno (pracovní) france: congé, jour férié, jour de vacance germane: freier Tag, Ferientag, Urlaub(stag) hispane: vacaciones hungare: szabadnap, szabadság (szabadnap), szünidő japane: 休日 [きゅうじつ], 休業日 [きゅうぎょうび], 休暇 [きゅうか], 休み [やすみ] nederlande: vakantiedag, vrije dag portugale: feriado, dia de folga ruse: каникулярный день, день отпуска slovake: dovolenka, prázdniny tibete: གུང་སེང་ ukraine: канікули, відпустка feriaserĉi 'feria' [feri.0a] [feri.0a.KAL] Rilata al la kutima tempo de ferioj, al la por feriado modaj lokoj, aranĝoj, okupoj: la konstruaĵo troviĝas en feria regiono, netaŭga por plentempa loĝado [11]; li sidis sur la larĝa balkono de la feria apartamento [12]; feria vilaĝo meze de la naturo [13]; la feria sezono [14]; en feria vojaĝo [15]. 11. G. Van Damme: Sep en unu bato, Monato, jaro 1999a, numero 3a, p. 6a12. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Veli morten13. La Ondo de Esperanto, 2000, No 1014. Monato, Garvan Makaj: La kornvala ne mortinta!, 200815. E. Georgiev: Retpoŝtaĵoj venos ekde nun ankaŭ telefone, Monato, jaro 1999a, numero 6a, p. 15a beloruse: адпускны, канікулярны, непрацоўны (аб часе) bulgare: ваканционен ĉeĥe: dovolenkový, feriální, fériový, prázdninový, volný france: férié germane: ~a regiono: Urlaubsgegend. ~a apartamento: Ferienwohnung. ~a vilaĝo: Feriensiedlung. ~a vojaĝo: Urlaubsreise. hungare: üdülő-, szabadnapos, szünidős japane: 休日の [きゅうじつの] ruse: отпускной, каникулярный slovake: dovolenkový, prázdninový ukraine: канікулярний, вихідний, неробочий feriiserĉi 'ferii' [feri.0i] [feri.0i.KAL] Dum ferioj ĝui ripozon, plezurokupojn, vojaĝojn: ŝia frato […] nun ferias en Madejro [16]; miloj da homoj troviĝis en eksterlando […] por ferii [17]; vi antaŭe feriis kelkajn somertagojn [18]; en julio kaj aŭgusto, ĉefa libertempa periodo en Eŭropo, ankaŭ eldonejaj oficistoj volas feriadi [19]. 16. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Tri estas tro17. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto18. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 4719. S. Maul: Multaj laŭdoj, Monato, jaro 2002a, numero 4a, p. 5a beloruse: адпачываць (ад працы), быць у водпуску, быць на канікулах, не працаваць bulgare: почивка празник ĉeĥe: být na prázdninách, rekreovat se, trávit dovolenou ĉine: 去度假 [qùdùjià], 度假 [dùjià], 休假 [xiūjià], 渡假 [dùjià] france: être en vacances germane: Ferien machen, Urlaub machen hispane: tener vacaciones, estar de vacaciones hungare: szabadságon van, üdül japane: 休日を過ごす [きゅうじつをすごす], 休暇を楽しむ [きゅうかをたのしむ] ruse: быть в отпуске, быть на каникулах slovake: byť na prázdninách, na dovolenke ukraine: бути на канікулах, проводити канікули, проводити відпустку, відпочивати feriantoserĉi 'ferianto' [feri.0anto] [feri.0anto.KAL] Homo, kiu en la koncerna tago havas ferion kaj ne laboras: edukisto […] estras la junajn feriantojn [20]; post la aniĝo de Litovio en Eŭropa Unio kreskis je 30 % la nombro de feriantoj, kiuj direktas sin al landoj de Eŭropo [21]. 20. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Kiu pafis al Pipulo?21. Monato, last/pg: Ferioj pli kaj pli foraj, 2007 beloruse: адпускнік ĉeĥe: rekreant ĉine: 度假者 [dùjiàzhě] france: vacancier germane: Urlauber ruse: отпускник slovake: rekreant administraj notoj