Aldoni tradukojn al ReVo:

2falang/o PV

falango

serĉi 'falango'
[falang.0o]
1.
[falang.0o.ANA]
ANA Ĉiu el la artikigitaj partoj, el kiuj konsistas fingro: la manaj falangoj estas longaj ostoj, kies nombro estas po 14 por ĉiu mano, la dikfingro havas 2 falangoj, la aliaj fingroj havas po 3 [1].
2.
[falang.0o.MIL]
MIL Anaro organizita por batalo: la popolamasa parado temis pri kolektiĝo kaj evakuo, marŝado, akordigo de la Milita Bando de la Ĉina Popola Liberiga Armeo kaj ĥoroj, kunligo de falango-prezentado kaj arta agado [2]; Egiptio kaj Kazaĥio sendis falangojn al la parado, kaj ĉiu falango konsistas el ĉirkaŭ 75 militistoj [3]; POL la Hispana Falango estas ekstremdekstra politika movado naskiĝinta dum la 1930-aj jaroj [4]. VD:legio, regimento
3.
[falang.0o.HIS]
HIS Makedona batalaranĝo, konsistanta el taĉmento da soldatoj armitaj per longaj pikiloj kaj ordigitaj laŭ profundaj vicoj: (figure) admirinda kern-falango, ĉiam preta, kun rapiroj [5]; (figure) kiaj estos por ŝi tiuj homaj ekzistaĵoj, kiuj tie bruas […] ĉu ili estos por ŝi justaj aŭ kruelaj, favorkoraj aŭ senkompataj? ĉu malfermiĝos antaŭ ŝiaj paŝoj tiuj dense fermitaj falangoj, kiuj puŝiĝas al la feliĉo kaj bonstato, aŭ ĉu ili fermiĝos ankoraŭ pli dense, por ke la novevenintino ne malvastigu al ili la lokon Marta .
4.
[falang.0o.furiera]
HISPOL Komunumo el kvarcento da familioj vivanta harmonie en falangejo laŭ la socialismaj ideoj de Karlo Furiero. VD:kolonio1, kolektivo, kibuco
angle:
1. phalanx 2. phalanx 3. phalanx
beloruse:
фалянга
ĉeĥe:
falanga, článek prstu
ĉine:
2. 作战序列 [zuòzhànxùliè], 阵 [zhèn]
france:
phalange
germane:
1. Fingerglied, Zehenglied 2. Schlachtordnung 3. Phalanx
hispane:
1. falange
hungare:
1. ujjperc 2. falanx 3. falanx
itale:
falange
japane:
密集方陣 [みっしゅうほうじん], ファランクス, 指節骨 [ゆびせつこつ]
katalune:
falange
nederlande:
1. vingerkootje 3. falanx
pole:
1. paliczek 2. falanga 3. falanga
portugale:
falange 2. falange 3. falange
ruse:
фаланга
slovake:
falanga, článok prsta
ukraine:
фаланга

falangejo

serĉi 'falangejo'
[falang.0ejo]
[falang.0ejo.furiera]
HISPOL Domego kaj ĉirkaŭa bieno planita por la vivo de furiera falango; falanstero: Fourier inspiris la fondon de la socialisma komunumo falangejo [6].
beloruse:
фалянстэр
ĉeĥe:
falanga, falanstéra
france:
phalanstère
slovake:
falanga
ukraine:
фаланстер

administraj notoj