*facet/o UV *faceto serĉi 'faceto' [facet.0o] 1.[facet.0o.TEK] Malgranda ebena surfaco: faceto de brilianto, de kristaloj, de prismo; la brilianto havas multajn facetojn: ĉiu faceto kontribuas al la blindiga beleco de la ŝtono, ĉiu faceto ricevas sian nuancan belecon de la komuna brilo [1]; Rim.: „Faceto“ laŭsence povas esti konsiderata derivaĵo de „faco“, sed historie pli ĝusta estas la aserto, ke la dua estas malderivaĵo de la unua. 2.[facet.0o.FIG] (figure) Nuanca aspekto, trajto de kompleksa, multflanka afero: la problemo havas multajn facetojn, kies komuna fono estas la malfacileco plene ekregi kiun ajn nacian lingvon [2]; ili, ĉefe pro manko de tutecaj perspektivoj, insistas pri nur unu el la multnombraj facetoj [3]; ke laboro estas la ĉefa fonto de digno […], mi konsiderus tion plej normala faceto de la homa vivo [4]; lian poetan faceton li tamen apenaŭ montris ĝis nun [5]. perspektivo, flanko 1. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto2. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto4. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Inter riskoj kaj timoj5. Monato, Antonio Valén: Ĉu Ertl provizore stilekzercas?, 2005 angle: facet beloruse: грань, фасэт ĉeĥe: faceta ĉine: 刻面 [kèmiàn], 小平面 [xiǎopíngmiàn], 洗炼 [xǐliàn], 磨屑 [móxiè] france: facette (petite face) germane: Facette, Schliff (Edelstein) 2. Aspekt hispane: faceta (de un brillante o cristal) hungare: lap (drágakő), faszetta japane: 切り子面 [きりこおもて], 小面 [しょうめん], 局面 [きょくめん], 様相 [ようそう] katalune: faceta nederlande: facet (v.edelsteen) pole: faseta, ścianka portugale: faceta ruse: грань, фасет slovake: drobná plôška na oku hmyzu ukraine: грань, фаска, фасет, фасетка, просте вічко, частина складного ока комахи facetiserĉi 'faceti' [facet.0i] (tr) [facet.0i.TEK] Fari facetojn sur: ili facetis kaj poluris multekostajn ŝtonojn de diversa grandeco Marta . angle: facet, cut a facet into (e.g. a gemstone) beloruse: граніць ĉeĥe: brousit plošky (na drahém kameni| sklu| diamantu) france: facetter, tailler à facettes germane: schleifen (Edelstein), facettieren hispane: hacer facetas, tallar (una joya) hungare: csiszol (drágakővet), metsz (drágakővet) japane: 切り子面を刻む [きりこおもてをきざむ] katalune: facetar nederlande: slijpen (v.diamant) ruse: гранить slovake: brúsiť (sklo, diamant), brúsiť (sklo| diamant) ukraine: гранувати multfacetaserĉi 'multfaceta' [facet.mult0a] [facet.mult0a.FIG] (figure) Havanta multajn diversajn aspektojn, enhavojn, flankojn: la plej multfaceta gazeto en nia movado [6]; multfaceta albumo, farita de bonaj muzikistoj [7]; [tio] formas la vastan organizan kadron, en kiu kaj tra kiu estas realigata la multfaceta agado [8]. diversdirekta, riĉa4 6. W. Ruck: Reagoj, Eventoj, 1993-09, numero 41a7. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Kim J. Henriksen - Amplifiki denove kune!8. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto angle: multifaceted, versatile, variegated, diverse, manifold, multifarious beloruse: мнагагранны, мнагаграневы ĉine: 多方位 [duōfāngwèi], 花哨 [huāshao] france: divers (varié), multiple et varié germane: vielseitig, vielfältig, facettenreich japane: 多彩な [たさいな], 多様な [たような] katalune: polifacètic, divers administraj notoj