9etos/o SPV 9etoso serĉi 'etoso' [etos.0o] Reganta humoro aŭ spirita atmosfero kreata de ĉeestantaj homoj, ĉirkaŭaĵo, cirkonstancoj aŭ artaĵo: la entuziasma etoso de la Bulonja Kongreso; ĉio mirakle servis la neverŝajne fabelan etoson, la realporton de la infaneco [1]; liaj originalaj poemoj […] karakterizas aparta melankolia kaj naturkontempla etoso [2]; fiksiĝis […] ia sentimentala sinteno, preskaŭ religieco […], en tia etoso, en etburĝa medio, dividata laŭreligie kaj laŭlingve […] Esperanto, do, faris siajn unuajn paŝojn [3]; ilin fortimigis la samideana etoso, la Majstro-kulto, la kantado de „naiva“ himno [4]; en familia etoso okazis la unua postmilita kongreso [5]; revolucia etoso […] regis inter la germana proletaro [6]; ŝi ĉerpas sian rakontmaterialon el siaj rememoroj pri la jugoslaviaj nacia etoso [7]; la etoso en la oficejo estas streĉa; OA9 ; la muziko kreis agrablan etoson OA9 . agordo, atmosfero, harmonio, tono 1. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, II.2. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, DUA PARTO4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto7. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto angle: atmosphere, ethos beloruse: атмасфэра, дух, настрой bulgare: атмосфера, настроение ĉine: 气氛 [qìfēn] france: ambiance, atmosphère (ambiance) germane: Stimmung, Atmosphäre (Stimmung) hispane: ambiente hungare: hangulat, atmoszféra, hangoltság, ethhosz japane: 雰囲気 [ふんいき], ムード [むーど], 趣き [おもむき], 情調 [じょうちょう], エートス nederlande: sfeer, stemming pole: nastrój, atmosfera (duchowa), duch, etos portugale: ambiência, atmosfera espiritual, êthos, etos rumane: atmosferă ruse: атмосфера, настроение, дух svede: stämning, atmosfär ukraine: дух, атмосфера (середовища, епохи) bonetosa serĉi 'bonetosa' [etos.bon0a] Havanta bonan etoson: ni planas junece bonetosan Kulturan E-Festivalon [8]; post la koncerto […] okazis en populara kafejo […] bonetosa Zamenhofa Bankedo [9]. agrabla, gemuta, harmonia, hejmeca, komforta, serena2, ujutna 8. La Ondo de Esperanto, 1999, No 6 (56)9. La Ondo de Esperanto, 2003, № 1 beloruse: прыемны, утульны, таварыскі ĉine: 舒适地 [shūshìde], 舒心 [shūxīn] germane: behaglich, wohlig pole: przyjemny, nastrojowy administraj notoj