*eter/o *etero serĉi 'etero' [eter.0o] 1.[eter.0o.klaso] Iu el klaso de organikaj kombinaĵoj konsistantaj el du hidrokarbidaj radikaloj, interligitaj per atomo de oksigeno: R-O-R': etil-terciar-butil-etero (ETBE) estas produkto venanta el petrolo, kiu estis aldonita al benzino en Usono [1]. 2.[eter.0o.MED] La plej vaste konata etero1, C2H5OC2H5 (dietiletero), tre facile vaporiĝanta fluaĵo, uzata en medicino kiel anestezilo (ĉ. 1800 - 1950) kaj solvilo: la servistino estis sendita al la farmacisto por aĉeti eteron KPr ; mi flaris menton, eteron, eĉ sulfuron VaK ; injektilo ekbrilis en la manoj de la kuracisto, […] ekodoris je etero, Ivano moliĝis en la manoj de la kvar homoj MkM . 3.[eter.0o.FIL] Laŭ Aristotelo, la kvina elemento (vd kvintesenco), ĉiela, netransformiĝanta, troviĝanta trans la orbito de la luno: apenaŭ la steloj ekellumis el la klara etero, li eksentis novan vivon DL ; la animo sin levas tra la etero supren, al la brilantaj steloj FK . 4.[eter.0o.FIZ] De la 17a jc en fiziko, senpeza elasta substanco, kiun oni supozis penetri ĉiujn korpojn kaj transsendi la diversajn formojn de energio: la homo povas ĉion kompreni: kiel vibras la etero kaj kio fariĝas sur la suno [2]. 1. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010, Etanolo, nova feliĉigilo de la usonaj respondeculoj2. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 23a, p. 147a angle: ether arabe: 1. إيثر beloruse: этэр, эфір bulgare: 1. етер ĉeĥe: nadzemský prostor, éter ĉine: 1. 醚 3. 以太 [yǐtài], 乙太 [yǐtài], 乙醚 [yǐmí], 太空 [tàikōng] dane: 1. æter estone: 1. eetrid finne: 1. eetterit france: éther germane: 1. Ether 2. Ether, Äther 3. Äther 4. Äther greke: 1. αιθέρες hebree: 1. אתר hispane: 1. éter hungare: éter indonezie: 1. eter itale: 1. eteri japane: 1. エーテル katalune: 1. èter koree: 1. 에테르 kroate: 1. eter latinece: 1. aether latve: 1. ēteri litove: 1. eteriai makedone: 1. етер malnovgreke: 3. αἰθήρ 4. αἰθήρ nederlande: 1. ether norvege: 1. eter perse: 1. اتر pole: eter portugale: éter rumane: 1. eter ruse: эфир serbe: 1. етар slovake: éter slovene: 1. eter svede: eter telugue: 1. ఈథరు turke: 1. eter ukraine: 1. етери vjetname: 1. ête administraj notoj