kvintesenco
- 1.
- (komune) La plej precipa ideo de argumentado, verko ks „por ke lingvo estu tutmonda, ne sufiĉas nomi ĝin tia“, tiuj kelkaj vortoj reflektas la kvintesencon mem de la tuta demando de komuna internacia lingvo EeP ; tiu malfeliĉa „j“, kiun neniu tamen kuraĝas kritiki en la bela greka lingvo, estas la kvintesenco de ĉiuj teruraĵoj, kiujn niaj kontraŭuloj montras en Esperanto Paroloj ! kia majstra kreitaĵo estas la homo! […] la modelo por la vivantaj ekzistaĵoj! kaj tamen kio estas por mi tiu ĉi kvintesenco de la polvo Hamlet ? Mi ne pretendas, ke nur sonsubstancoj // La kvintesencon donas de l' amuz' [1]. bazo, esenco, fundo, fundamento, kerno
- 2.
-
laŭ Aristotelo, la kvina elemento;
etero.
Rim.: La vorto originas el la vorto „quinta essentia“, la latina nomo de la kvina elemento, „αἰθήρ“, laŭ Aristotelo. En la moderna fiziko ĝi uziĝas ankaŭ por modelo de supozata malluma energio, respondeca por la akcelata universa ekspansio.
1.
Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Muziko
- angle:
- quintessence
- beloruse:
- квінтэсэнцыя
- bulgare:
- квинтесенция
- ĉine:
- 精髓 [jīngsuǐ], 精华 [jīnghuá], 精華 [jīnghuá], 精英 [jīngyīng], 䯝 [suǐ], 浓粹 [nóngcuì], 濃粹 [nóngcuì], 精义 [jīngyì], 精義 [jīngyì]
- france:
- quintessence
- germane:
- Quintessenz 1. Wesentlichstes, Hauptsache, Kern(aussage)
- hispane:
- quintaesencia
- hungare:
- kvintesszencia, lényege, veleje
- japane:
- 第五元素 [だいいつげんそ], 精髄 [せいずい], 真髄 [しんずい], 本質 [ほんしつ]
- katalune:
- quinta essència
- nederlande:
- kwintessens
- pole:
- kwintesencja
- portugale:
- quinta-essência, quintessência
- ruse:
- квинтэссенция
- ukraine:
- квінтесенція