*etero
- 1.
- Iu el klaso de organikaj kombinaĵoj konsistantaj el du hidrokarbidaj radikaloj, interligitaj per atomo de oksigeno: R-O-R': etil-terciar-butil-etero (ETBE) estas produkto venanta el petrolo, kiu estis aldonita al benzino en Usono [1].
- 2.
- La plej vaste konata etero1, C2H5OC2H5 (dietiletero), tre facile vaporiĝanta fluaĵo, uzata en medicino kiel anestezilo (ĉ. 1800 - 1950) kaj solvilo: la servistino estis sendita al la farmacisto por aĉeti eteron KPr ; mi flaris menton, eteron, eĉ sulfuron VaK ; injektilo ekbrilis en la manoj de la kuracisto, […] ekodoris je etero, Ivano moliĝis en la manoj de la kvar homoj MkM .
- 3.
- Laŭ Aristotelo, la kvina elemento (vd kvintesenco), ĉiela, netransformiĝanta, troviĝanta trans la orbito de la luno: apenaŭ la steloj ekellumis el la klara etero, li eksentis novan vivon DL ; la animo sin levas tra la etero supren, al la brilantaj steloj FK .
- 4.
- De la 17a jc en fiziko, senpeza elasta substanco, kiun oni supozis penetri ĉiujn korpojn kaj transsendi la diversajn formojn de energio: la homo povas ĉion kompreni: kiel vibras la etero kaj kio fariĝas sur la suno [2].
1.
Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010, Etanolo, nova feliĉigilo de la usonaj respondeculoj
2. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 23a, p. 147a
2. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 23a, p. 147a
- angle:
- ether
- arabe:
- 1. إيثر
- beloruse:
- этэр, эфір
- bulgare:
- 1. етер
- ĉeĥe:
- nadzemský prostor, éter
- ĉine:
- 1. 醚 3. 以太 [yǐtài], 乙太 [yǐtài], 乙醚 [yǐmí], 太空 [tàikōng]
- dane:
- 1. æter
- estone:
- 1. eetrid
- finne:
- 1. eetterit
- france:
- éther
- germane:
- 1. Ether 2. Ether, Äther 3. Äther 4. Äther
- greke:
- 1. αιθέρες
- hebree:
- 1. אתר
- hispane:
- 1. éter
- hungare:
- éter
- indonezie:
- 1. eter
- itale:
- 1. eteri
- japane:
- 1. エーテル
- katalune:
- 1. èter
- koree:
- 1. 에테르
- kroate:
- 1. eter
- latinece:
- 1. aether
- latve:
- 1. ēteri
- litove:
- 1. eteriai
- makedone:
- 1. етер
- malnovgreke:
- 3. αἰθήρ 4. αἰθήρ
- nederlande:
- 1. ether
- norvege:
- 1. eter
- perse:
- 1. اتر
- pole:
- eter
- portugale:
- éter
- rumane:
- 1. eter
- ruse:
- эфир
- serbe:
- 1. етар
- slovake:
- éter
- slovene:
- 1. eter
- svede:
- eter
- telugue:
- 1. ఈథరు
- turke:
- 1. eter
- ukraine:
- 1. етери
- vjetname:
- 1. ête