*esenc/o *esenco serĉi 'esenco' [esenc.0o] 1.[esenc.0o.FIL] (komune) Tio, kio konsistigas la propran naturon de io, la interna kaj nevaria bazo de eksteraj aperaĵoj (fenomenoj): homo estas laŭ sia esenco sociema estaĵo; mi ne tute klare komprenis la esencon de via demando [1]; la tuta esenco de lingvo estas bazita antaŭ ĉio sur interkonsento [2]; la esenco kaj celo de niaj kongresoj [3]; ĉiu prepozicio, laŭ sia logika esenco, povas esti uzata nur antaŭ substantivo [4]; al homo, kiu ne konas la esencon de la muziko, ŝajnas ke nenio estas pli facila ol ludi fortepianon EE ; ŝajnas al mi, ke la gloramo havas esencon tiel aeran kaj senfundamentan, ke ĝi estas nur ombro de ombro Hamlet ; ĉu vi povas eltrovi la esencon de Dio? ĉu vi povas plene kompreni la perfektecon de la Plejpotenculo? [5]; Li lacigis min, Li detruis mian tutan esencon [6]; bruo potenca, nula esenco PrV ; nomo egala, sed esenco mala PrV . substanco3 2.[esenc.0o.precipajxo] Ĉefaj, plej gravaj ecoj de io: la esenco de mia malfeliĉo konsistas en tio, ke mi povis malmulte, ke mi nenion sufiĉe kapablis Marta ; la prediko estis longa, oni tamen ne povas malkonfesi en ĝi kelkan esencon moralan Marta ; la transdono de la pluaj sciigoj videble estis por li malfacila, sed la esenco estis, ke […] Kristino al li plaĉis [7]; la esenco de liaj ideoj estis jena […] [8]; la diferenco de la lingvoj prezentas la esencon de la diferenco […] de la nacioj FK ; la tuta esenco de nia religio estas la leĝo: agu kun aliaj, kiel vi volas, ke oni agu kun vi [9]; la finiĝo „o“ […] en vortoj devenantaj de adjektivo povas nur signifi ideon, esencon [10]. bazo, fundo, fundamento, kerno, kvintesenco, principo, suko3 3.[esenc.0o.eltirajxo] Densigita eltiraĵo el iuj substancoj ordinare bonodoraj aŭ aromaj: la rozoj jam estis kolektitaj kaj oni faris el ili esencon [11]; vinagra esenco Metrop . aromo, ekstrakto2, infuzaĵo, tinkturo 4.[esenc.0o.KRI] Tio, kio konsistigas la unuecon de la tri personoj de la Triunuo. 1. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 11. Verboj2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Vortuzo3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 19074. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 13. Prepozicioj5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 11:76. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 16:77. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole9. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo10. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IV angle: 4. substance, essence beloruse: сутнасьць 3. эсэнцыя ĉeĥe: esence, meritum, podstata, tresť ĉine: 真髓 [zhēnsuǐ], 关键要素 [guānjiànyàosù], 精华 [jīnghuá], 精英 [jīngyīng] france: essence (phil., rel.), substance (phil.) germane: Essenz 1. Wesen, Natur (Wesen) 2. Wesentliches 3. Auszug vinagra ~o: Essigessenz. hispane: esencia hungare: 1. lényeg, szubsztancia bruo potenca, nula ~o: sok hűhó semmiért. 2. lényeg 3. eszencia 4. lényeg japane: 本質 [ほんしつ], 真髄 [しんずい], 核心 [かくしん], エッセンス, 精油 [せいゆ], 実在 [じつざい] katalune: essència malnovgreke: 4. οὑσία pole: esencja 1. esencja, sedno, meritum, treść 2. esencja, sedno, meritum 3. esencja, wywar portugale: essência ruse: 1. сущность 2. существо (дела и т.п.) 3. эссенция 4. существо slovake: esencia, výťažok ukraine: суть, сутність, есенція esencaserĉi 'esenca' [esenc.0a] 1.[esenc.0a.lauxnatura] Konsistiganta la propran naturon de io: laŭ la vojo de vero mi iras […] por heredigi al miaj amantoj esencan bonon [12]; la rakonto estas lerte konstruita, kaj enhavas tiun esencan elementon de konflikto, kiu distingas vivan historion de banalaĵo KPr ; ne penetrinte en la esencajn kaŭzojn de moderna kapitalismo kaj imperialismo, Zamenhof jam bone antaŭvidis, ke la rezultato de tiu milito estos nula Zam . 2.[esenc.0a.plej_grava] Estanta plej grava en io: krom la supre montritaj tri ĉefaj problemoj, mi devis, kompreneble, solvi ankoraŭ multajn aliajn, sed pri ili, ĉar ili estas ne esencaj, mi ne parolos tie ĉi FK ; via timo venis nur de tio, ke vi ne tute ĝuste prezentas al vi la esencan signifon de tiuj pligrandigitaj vortaroj [13]; [la muso] tuj formanĝetis preskaŭ tutan romanon, tio estas nur la molan parton, la esencan, sed la ŝelon, la bindon [ĝi] lasis netuŝita [14]; ni deziras krei organismon, kies esenca celo estos produkti antidoton Lanti ; senesenca (senenhava) metaforo Marta . precipa, fundamenta 12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 8:2113. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Vortaroj14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj beloruse: істотны, галоўны, асноўны ĉeĥe: esenciální ĉine: 大幅 [dàfú], 必備 [bìbèi], 实质 [shízhí], 基本 [jīběn], 枢 [shū] france: essentiel germane: wesentlich, essenziell 2. wichtigstes hebree: חִיוּנִי hispane: esencial hungare: 1. lényeges 2. lényegi japane: 本質的な [ほんしつてきな], 必須の [ひっすの], 不可欠な [ふかけつな] katalune: essencial pole: 1. esencjonalny, istotny 2. esencjonalny, istotny ruse: 1. существенный 2. основной, главный slovake: esenciálny ukraine: суттєвий, істотний, основний, істотно важливий esencismoserĉi 'esencismo' [esenc.0ismo] [esenc.0ismo.FIL] Doktrino, kiu prefere rigardas iujn ecojn de aĵoj kiel esencajn, ne dependajn de situacio: Aviceno elstarigis la esencon per la deklaro, ke la ekzisto alvenas al ĝi kiel akcidenco, jen radikala esencismo [15]; la rasismo kaj la seksismo estas la plej oftaj subspecoj de la esencismo [16]. ekzistismo 15. E. Pauli: Enciklopedio simpozio, artikolo „esencismo“, 2000-0416. P. Daŝgupto: La rasismo kaj specifaj esperoj, libera folio, 2004-08-05 angle: akcidenco: accident. beloruse: эсэнцыялізм ĉine: 本質主義 [běnzhìzhǔyì] france: essencialisme germane: Essentialismus akcidenco: Akzidens. latinece: akcidenco: accidens. malnovgreke: akcidenco: συμβεβηκός. samesencaserĉi 'samesenca' [esenc.sam0a] [esenc.sam0a.KRI] Kunhavanta la saman esencon kiel iu alia (uzata pri la personoj de la Triunuo): ni kredas unu solan Dion kaj unu solan Sinjoron Jesu-Kriston, ununuran filon de Dio, generitan de la Patro kaj kreitan, samesencan kiel la Patro [17]. similesenca 17. G. Waringhien: Ni kaj Ĝi, La Laguna: Stafeto, 1972. p. 188a angle: consubstantial beloruse: адзінасутны france: consubstantiel germane: konsubstantiell hungare: egylényegű, homousziosz malnovgreke: ὁμοούσιος ruse: единосущный similesencaserĉi 'similesenca' [esenc.simil0a] [esenc.simil0a.KRI] Havanta esencon similan al tiu de iu alia (uzita de la arianoj pri la personoj de la Triunuo). samesenca beloruse: падобнасутны hungare: hasonló lényegű, homoiusziosz malnovgreke: ὁμοιούσιος ruse: подобосущный administraj notoj sam~a: Mankas dua fontindiko. simil~a: Mankas fontindiko. simil~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.