
-
Evangelia epizodo kaj la granda kristana
festo
al ĝi dediĉita, festata je la 6a de januaro, kiu
por plimulto de la kristanaj eklezioj estas la 12a tago post la
Kristnasko:
la kristana agnosko de 1-a de januaro kiel novjara tago okazis
nur en 1691 fare de papo Inocento la 12-a, antaŭe validis nur
kristnasko, epifanio aŭ la unua adventa dimanĉo kiel jarkomenco
[1];
adorado de la saĝuloj estas evangelia rakonto (Mateo 2:1–11)
pri saĝuloj venintaj el Oriento por adori la ĵusnakiton Jesuo,
[…] la kristanoj rememoras ĝin per la festo Epifanio
[2].
- a)
- [epifan.0o.KAT]
-
En la
okcidenta
kristanismo
temas pri la veno de „saĝuloj el la oriento“
[S. Mateo 2], aŭ, laŭ apokrifa tradicio, „Tri
Reĝoj“,
kiuj salutis Jesuon kiel
Kriston.
- b)
- [epifan.0o.ORT]
-
En la orienta
kristanismo
temas pri Dia apero en la tri
personoj de la
Triunuo dum
„la bapto de la Sinjoro“ [S. Mateo 3:16-17], kiu
epizodo
malfermas la publikan agadon de Jesuo.
Rim.:
La greka vorto „ἐπιφάνεια“ signifas apero, elmontriĝo.