*elefant/o UV *elefanto serĉi 'elefanto' [elefan.0o] [elefan.0o.ZOO] Iu el plurajgenroj de familio elefantedoj, nunaj plej grandaj surteraj mamuloj, vivantaj en Afriko (Loxodonta) kaj Azio (Elephas), havantaj longan fortan rostron: ne malproksime de la domo staris grandega elefanto, kies dorso estis ŝarĝita per ora portilo kun purpuraj kurtenoj [1]; [ni] spektis la multajn bestojn – gnuojn, zebrojn, elefantojn, leonojn […] en ilia natura medio [2]; la bestoj – ĉefe elefantinoj, ĉar ili estas pli amikemaj – vivos libere, sen kaĝoj, ĉe kibuco Nahal-Oz, kie vizitantoj povos ilin manĝigi, tuŝi kaj eĉ rajdi [3]; gvidado de la unio […] transprenas unuafoje […] Slovenio […], ŝajnas, ke muso gvidas elefantaron [4]; la farmisto […] staras kun disstarigitaj kruroj, kiuj ŝajnas pli multe esti kruroj de elefanto ol de viro [5]; fari el muŝo elefanton (troigi) PrV . rostrulo 1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VII2. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Vojaĝo3. Monato, AMik: Giganta projekto, 20074. Monato, Zlatko Tišljar: Muso kaj elefantaro, 20085. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto angle: elephant beloruse: слон bulgare: слон ĉeĥe: slon ĉine: 象 [xiàng] france: éléphant germane: Elefant ~ino: Elefantenkuh. ~aro: Elefantenhderde. hispane: elefante hungare: elefánt indonezie: gajah japane: ゾウ [ぞう] katalune: elefant latinece: Loxodonta Elephas nederlande: olifant pole: słoń portugale: elefante ruse: слон slovake: slon svede: elefant tibete: གླང་ཆེན་, གླང་པོ་, གླང་པོ་ཆེ་ turke: fil ukraine: слон elefantestro serĉi 'elefantestro' [elefan.0estro] 1.[elefan.0estro.besto] Gvida elefanto de elefantaro: la maljuna elefantestro per rostro simple levis kaj metis surdorson la simion, tiel savis ĝin de la tigro [6]. 2.[elefan.0estro.homo] (prefere) Elefantisto: elefantestro Hermon fidele plenumis laŭ liaj ordonoj. [7]. 6. Adrienne Pásztor: Praa forto, Nordhungaria Informo, n-ro 95-97, 2013, p.57. trad. Gerrit Berveling: La Duakanonaj Libroj, La plano de la reĝo por mortigi ĉiujn Judojn malsukcesas, p. 137 beloruse: 1. паганяты слана 2. дрэсіроўшчык слана germane: 1. Leitelefant elefantisto serĉi 'elefantisto' [elefan.0isto] [elefan.0isto.dresisto] Dresisto de laborelefanto: li povis ĝuste vidi la reĝan elefantiston kondukanta la gigantajn bestojn al korto kaj deprenanta de ilia dorso la luksan sidejon kun ruĝaj kusenoj el silko kaj brila orita tegmento [8]; en iu mateno, la elefantisto de Virina Vizaĝo iris al ĝi kiel kutime, lin subite atakis la elefanto [9]. 8. Edmond Privat: Pli saĝa ol venĝo, UEA jun. 1929, n-ro 3469. Todd Anderson, trad. Miaohui: Budhismaj Rakontoj, 25. Virina Vizaĝo, Influo angle: mahout beloruse: дрэсіроўшчык слана ĉeĥe: mahut france: cornac (métier) germane: Mahut pole: kornak, poganiacz słoni portugale: cornaca rumane: cornac slovake: mahut ukraine: погонич слонів administraj notoj