3dign/o PVEF dignoserĉi 'digno' [dign.0o] 1.[dign.0o.respekto] Respekto, ŝuldata al io (pro ties valoro), iu (pro ties konduto aŭ pozicio) aŭ si mem: estaĵoj posedantaj privilegiojn, dignon kaj feliĉon de duondioj Marta ; ne estis eĉ unu, kiu ne havus la senton de sia potenco kaj digno [1]; [li] pleniĝis de certa solena digno kiel kiam li la unuan fojon alportis la brandujon de la patro [2]; tiu ejo […] plene respondas […] al la digno de la oratoro [3]; ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj [4]; la venĝo konas nur nomojn kaj ne homojn [sed] por la homa digno de la estonta generacio, rigardu la homojn kaj ne la nomojn [5]! estingiĝis la homa digno kaj virto […] kaj la malnobliĝintaj koroj ne kuraĝis eĉ allasi al si esperon [6]. 2.[dign.0o.sindetenemo] Sindetenema konduto de iu konscia pri la respekto, kiun li meritas: ŝi akceptis la gastojn kun digno, kiu igis ŝin ankoraŭ pli respektinda [7]; la sinjoroj degnis danci kun la kampulinoj, sed la sinjorinoj gardis sian dignon [8]; eksplodo de virina fiereco kaj de homa digno Marta ; li alparolis la gloran Ŝemidon kun princa digno [9]. degno, sindeteno, indigno 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro2. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, La nepo3. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto5. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, V.6. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Epilogo7. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro I8. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Naŭa promenado9. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro IV angle: 1. dignity, respect, worth 2. dignity, self-respect, self-worth beloruse: годнасьць, гонар ĉeĥe: důstojenství, hodnost ĉine: 1. 借方 [jièfāng] france: dignité germane: 1. schuldiger Respekt 2. Würde hebree: כבוד עצמי hispane: 2. dignidad japane: 威厳 [いげん], 尊厳 [そんげん], 品位 [ひんい], 自尊心 [じそんしん] pole: 1. godność, szacunek 2. godność, dostojność, cześć portugale: dignidade, decoro, brio, pundonor ruse: честь, достоинство slovake: dôstojnosť svede: dignitet, värdighet ukraine: гідність, достойність, честь dignaserĉi 'digna' [dign.0a] 1.[dign.0a.respektinda] Meritanta respekton: digna socia pozicio Marta ; se la kontraŭulo estas vere digna persono, […] tre simpatia al la publiko, estas tre danĝere ironii [10]; forvelkas la kondiĉoj necesaj por home digna vivo [11]. eminenta, merita 2.[dign.0a.konscia] Konscia, ke oni meritas respekton; kondutanta tiel, ke la aliaj homoj sentas tian konscion; dignoplena: digna kaj certoplena maljunulo [12]; [la policano] estas alta viro, kiu sin tenas tre digne [13]. 3. [Mankas mrk por aldoni tradukojn](evitinde) Inda, kapabla, meritanta: rigardu, kiu estas la plej bona kaj plej digna el la filoj de via sinjoro [14]; li mem ne sentis sin plu nedigna, por eniri en la […] sanktejon [15]; kiel longe vi funebros pri Saul, kiun Mi trovis nedigna reĝi super Izrael? [16]. 10. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto11. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Socio12. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXIV13. Claude Piron: Gerda malaperis, ĉapitro 20a14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 10:315. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĉefa momento16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 16:1 angle: dignified beloruse: годны ĉeĥe: důstojný ĉine: 凝重 [níngzhòng], 端庄 [duānzhuāng], 威严 [wēiyán], 雍容华贵 [yōngrónghuáguì] france: 1. digne (méritant le respect) 2. digne (grave, conscient de son mérite) 3. digne (méritant de) ne~a: indigne, inapte. germane: 1. respektgebietend, respektheischend 2. würdig 3. würdig hebree: מכובד hispane: digno japane: 威厳のある [いげんのある], 堂々とした [どうどうとした] pole: 1. godny, dostojny 2. godny, dostojny, dystyngowany 3. godny, godzien ruse: 1. достойный, заслуживающий достойного уважения 2. держащийся с достоинством 3. достойный ne~a: недостойный. slovake: dôstojný tibete: ཉམས་དོད་པོ་ ukraine: гідний, достойний digni serĉi 'digni' [dign.0i] Elmontri dignon: ili havas neniun senton de supereco, neniun malestimon al la alilokanoj […] ili dignas nature, kaj se ilia sinteno enhavas ion subtile nobelan, […] tio entenas nenion afektan [17]; Multfoje, se la vidvo dignas, ⫽ Senmone ĝojon li rezignas [18]; Nature supozeblas ke strebanto ⫽ Ne ĉiam tute dignas sian celon [19]. 17. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 318. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, La Vidvohomo Meditas19. La Ondo de Esperanto, 2002, №6 beloruse: дэманстраваць годнасьць germane: sich würdig zeigen dignecoserĉi 'digneco' [dign.0eco] [dign.0eco.PSI] Eco de io aŭ iu digna: ĉu ni ne vivas en libera lando, kie, laŭtradicie, la digneco de homa persono estas respektata? [20]. 20. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, La tri plendoj de s-ro Kursano angle: dignity beloruse: годнасьць ĉeĥe: důstojnost, velebnost, vážnost ĉine: 尊严 [zūnyán] germane: Würde hispane: dignidad pole: godność, dostojność, dostojeństwo ruse: достоинство slovake: dôstojnosť svede: dignitet, värdighet dignoplena serĉi 'dignoplena' [dign.0oplena] Kun videbla, respektpostula digno: la interesanta eksteraĵo de la juna virino, […] la dignoplena teniĝo […] pligrandigis la fervorecon de lia penado Marta ; kun facila, dignoplena gracieco kaj afabla rideto en siaj bonkoraj, trankvilaj okuloj, li riverencis la ĉeestantojn, dirante: [21]; duo da belaj, fortmuskolaj ĉevaloj ĝin tiris, altpaŝe kaj kun dignoplena malrapideco [22]. 21. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VII22. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XXII angle: dignified beloruse: годны, поўны годнасьці france: digne, respectable, grave (digne) germane: würdevoll memdignoserĉi 'memdigno' [dign.mem0o] (malofte) [dign.mem0o.PSI] Memestimo: estis organizita milito kontraŭ mia sento pri memdigno, kontraŭ mia memvaloro [23]. 23. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, La tri plendoj de s-ro Kursano angle: dignity, self-respect, self-worth beloruse: самапавага ĉeĥe: důstojnost, sebeúcta ĉine: 自愛 [zìài], 自重 [zìzhòng], 自尊 [zìzūn] france: estime de soi, amour-propre germane: Selbstachtung hispane: autoestima itale: autostima pole: pewność siebie ruse: чувство собственного достоинства, самоуважение slovake: dôstojnosť, sebaúcta administraj notoj pri ~eco : Mankas ekz-oj por bone pritaksi la sencnuancon kun "~o". [MB]