1diakon/o JED diakonoserĉi 'diakono' [diakon.0o] [diakon.0o.KRI] Kleriko, helpanto de sacerdoto: [mi] raportos ĉion al vi Tiĥiko, la amata frato kaj fidela diakono en la Sinjoro [1]; la evangelio […] estas predikita tra la tuta kreitaro sub la ĉielo, kaj [t]ies diakono mi, Paŭlo, fariĝis [2]; diakonoj devas esti seriozaj, ne duflanke parolantaj, ne tro amantaj vinon, ne avidantaj malhonoran gajnon [3]; mi rekomendas al vi nian fratinon Febe, kiu estas diakonino de la eklezio [4]; zorgu pri la diakoneco, kiun vi ricevis en la Sinjoro, por ke vi plenumu ĝin [5]; li estas diakono malriĉa, ricevanta apenaŭ tricent rublojn da salajro dum la jaro [6]. 1. La Nova Testamento, Efesanoj 6:212. La Nova Testamento, Koloseanoj 1:233. La Nova Testamento, I. Timoteo 3:84. La Nova Testamento, Romanoj 16:15. La Nova Testamento, Koloseanoj 4:176. I. G. Ŝirjaev: Sen titolo, [1898?] angle: deacon beloruse: дыякан ĉeĥe: diakon, jáhen, ďák, ďáček ĉine: 副主祭 [fùzhǔjì], 執事 [zhíshì] france: diacre germane: Diakon hebree: כּוֹמֶר זוּטָר hispane: diácono hungare: diakónus, szerpap japane: 助祭 [じょさい], 執事 [しつじ] katalune: diaca pole: diakon portugale: diácono ruse: дьякон slovake: diakon ukraine: диякон administraj notoj