sacerdoto
- Pastro kiu povas sakramenti, do presbitero aŭ ĉefpastro : vidu, knabo, la sacerdotoj devas esti moderaj por manĝi kaj trinki; tial mi ne vivas malsobre kiel aliaj [1].
Rim.:
Tio ŝajnas ĵargona latinaĵo, en la bonstila
lingvo oni prefere diru
pastro,
vorto kiu povas kovri ĉiujn gradojn, eventuale kun
preciziga prefikso:
la Apostolo kaj Ĉefpastro de nia konfeso, Jesuo
[2].
La PIV-oj limigas la sencon de sacerdoto al tiu de
presbitero2
; tamen tio estas apenaŭ tenebla konsidere la
tradician kanton liturgian „Sacerdos et pontifex“,
plenumatan ĝuste dum diservo episkopa.
[Sergio Pokrovskij]
- angle:
- priest
- beloruse:
- сьвятар
- ĉeĥe:
- katolický kněz
- ĉine:
- 祭司 [jìsī], 司祭 [sījì], 司鐸 [sīduó], 司铎 [sīduó]
- france:
- prêtre
- germane:
- Priester
- hispane:
- sacerdote
- hungare:
- áldozópap
- itale:
- sacerdote
- japane:
- 司祭 [しさい]
- katalune:
- sacerdot
- nederlande:
- priester
- pole:
- kapłan, duszpasterz
- portugale:
- sacerdote
- ruse:
- священник
- slovake:
- katolícky kňaz
- ukraine:
- священик, ієрей