Aldoni tradukojn al ReVo:

Cezar/o PIV1

Cezaro

serĉi 'Cezaro'
[cezar.0o]
1.
[cezar.0o.NOM]
NOM Vira antaŭnomo latindevena: ni konatiĝas kun Cezaro Rossetti, Julio Baghy, Raymond Schwartz […] kaj granda nombro da aliaj verkistoj niaj [1].
2.
[cezar.0o.cognomen]
HIS En la antikva Romo, familia kromnomo de unu branĉo de patricia gento Julioj, kies plej fama reprezentanto estis Gajo Julio Cezaro3.
3.
[cezar.0o.PERS]
PERS Fama romia generalo kaj regnestro Gajo Julio Cezaro (100 – 44 a.K.): tamen se vi volas viziti ne la modernan Romon, sed tiun de Cezaro aŭ Aŭgusto, kion vi faru? [2]. Ĵus antaŭ la pereo de Cezaro, Mortintoj sin ellevis el la tomboj Kaj promenadis tra la urbaj stratoj [3].
4.
[cezar.0o.titolo]
HIS Imperiestra titolo en Romio, rememoranta Cezaron3; de post Hadriano, ankaŭ la titolo de nomumita heredonto de la trono: kaj Jesuo respondis al ili: Redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio [4].
1. D. Broadribb: Studlibro vere unika, Monato, 2002
2. W. Rohloff: Vojaĝante kun Marko Polo, Monato, 2002
3. trad. Zamenhof: El Hamleto, Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio
4. La Nova Testamento, S. Marko 12:17
angle:
Caesar
beloruse:
Цэзар, Сэзар, Чэзарэ 4. кесар
bretone:
Kezar
ĉine:
凯撒 [kǎisǎ]
france:
César
germane:
Caesar
hebree:
קֵיסָר
itale:
Cesare
japane:
カエサル
latinece:
3. C. Iulius Caesar
nederlande:
Caesar
pole:
1. Cezar 2. Cezar 3. Gajusz Juliusz Cezar 4. cezar
ruse:
1. Цезарь, Сезар, Чезаре 2. Цезарь 3. Гай Юлий Цезарь 4. кесарь
ukraine:
Цезар

administraj notoj