burg/o PVEF burgoserĉi 'burgo' [burg.0o] (malofte) [burg.0o.ARKI] Mezepoka fortikigita loĝloko, ŝirmata de murego; kastelo1: la flamoj atingis la burgon, konstruitan en la 14a jarcento kiel gotika fortikaĵo apud la slovaka urbo Rožňava [1]; se oni alvenas el sudo, oni vidas […] la burgon Ŝpilberk [2]; la mezepoka burgo de dukoj de Saint-Omer [3]. citadeloRim.: Alie ol ordinara fortikaĵo, burgo servas unuavice por loĝado, ne por militaj celoj, sed ĝi ne estas reprezentejo kiel kastelo2. La vorto retroviĝas ofte en urbonomo, ekz-e Aŭgsburgo, Peterburgo k.a. burgo de la dukurbo Burghausen, Bavarujo CC BY-SA 4.0 [4] Rim.: Laŭ BL: Prefere diru (fortikigita) kastelo, fortikaĵo. 1. Monato, Julius Hauser: Burgo bruligita, 20122. Monato, Miroslav Hruška: Brno, 20133. E. de Zilah: Vivi sur barko, 19944. Bwag, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Burghausen_-_Hauptburg_(1).JPG angle: burg, fortified city beloruse: замак ĉeĥe: městečko, opevněný hrad france: place forte germane: Burg hebree: טירה מבוצרת nederlande: burcht norvege: borg pole: twierdza slovake: hradný kaštieľ ukraine: замок, середньовічне місто, містечко administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.