Peterburgo, Sankt-Peterburgo
- Urbo en Rusujo inter Finnlanda Golfo kaj Ladoga Lago (30˚18'E, 59˚55'N), fondita en 1703 de la caro Petro Unua kaj de 1712 ĝis 1918 la ĉefurbo de Rusujo: de 1914 ĝis 1924 Peterburgo nomiĝis Petrogrado, kaj de 1924 ĝis 1991 Leningrado; sendi ion el Parizo Peterburgon per ĉevaloj EE ; Peterburgon alveturis unu instruita mimikisto FK ; en Sankt-Peterburgo, strato Poŝtoficeja, domo numero naŭdek-sep, en la korto, tria etaĝo, dekstre [1]; unu el la plej grandaj kaj plej bonaj ŝipoj […] devis en tiu jaro ĝuste iri al Stokholmo kaj veturigi al Peterburgo la karajn infanojn [2]. Moskvo.
1.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
- angle:
- Saint-Petersburg
- beloruse:
- Пецярбург, Санкт-Пецярбург
- ĉine:
- 彼得堡 [Bǐdébǎo], 圣彼得堡 [Shèngbǐdébǎo], 聖彼得堡 [Shèngbǐdébǎo]
- france:
- Saint-Pétersbourg
- germane:
- Sankt Petersburg
- hungare:
- Pétervár, Szentpétervár
- japane:
- ペテルブルグ
- katalune:
- Sant Petersburg
- nederlande:
- Sint-Petersburg
- pole:
- Petersburg
- rumane:
- Sankt Petersburg
- ruse:
- Петербург, Санкт-Петербург
- ukraine:
- Петербурґ