Moskvo
- Urbo en Rusujo (37˚37'E, 55˚44'N), antaŭ 1712 kaj ekde 1918 la ĉefurbo de Rusujo, kaj de 1922 ĝis 1991 ankaŭ de Sovetunio: Foje en Moskvo, dum malnormale varmega printempa sunsubiro, du civitanoj venis la ĝardenplacon de la Patriarĥa lageto. [1] La gotojn portis ega fortostreĉo / sub Moskvon, kaj, jubile pri l' atingoj, / ili sin puŝis plu en duonringoj, / por rabi tiun urbon per sieĝo. [2] Peterburgo.
- angle:
- Moscow
- beloruse:
- Масква
- bulgare:
- Москва
- ĉeĥe:
- Moskva
- ĉine:
- 莫斯科 [Mòsike]
- france:
- Moscou
- germane:
- Moskau
- hispane:
- Moscú
- hungare:
- Moszkva
- japane:
- モスクワ [もすくわ]
- katalune:
- Moscou
- kazaĥe:
- Мәскеу
- nederlande:
- Moskou
- osete:
- Мæскуы
- perse:
- مسکو
- pole:
- Moskwa
- portugale:
- Moscou, Moscovo (PT) Moscovo
- ruse:
- Москва
- slovake:
- Moskva, Moskva (mesto)
- svede:
- Moskva
- ukraine:
- Москва (столиця)
moskvano
- Loĝanto de Moskvo.
- angle:
- Muscovite
- beloruse:
- масквіч
- ĉine:
- 莫斯科人 [mòsīkērén]
- germane:
- Moskauer
- ruse:
- москвич
moskvulo
- 1.
- Malŝata nomo de ruso en alietnaj partoj de la Rusa Imperio: En Litvo estas konata plenda kanto pri sinjorino Cybulska, kiun la edzo kartlude malgajnis al Moskvulo [3].
- 2.
- Malŝata nomo de registara funkciulo aŭ militisto en nerusaj partoj de la Rusa Imperio: De malsupre, moskvuloj kuglojn hajle pafis [4].
- 3.
- Partiano de la ruslanda registaro: ...granda fripon’, laŭ regulo, Se polo, en carservo, fariĝas moskvulo [5]; Se mi moskvulo iĝus, plej granda magnato Serĉus mian protekton, eĉ nobelofrato [6].
- angle:
- Russki
- beloruse:
- маскаль
- germane:
- Russki
- pole:
- moskal
- ruse:
- москаль
Moskvo-rivero
- Rivero, kiu fluas tra urbo Moskvo, maldekstra alfluanto de Okao1: Rajdante sur la bordo de Moskvo-rivero, oni bone povis vidi la tutan ĝardenon de Morozov [7]; Ĝi (la urbo Moskvo) aperis kiel feŭda bieno-kastelo (...) sur monteto ĉe la enfluo de la rivereto Neglinka al Moskvo-rivero [8];
7.
A.K. Tolstoj, tr. M. Ŝidlovskaja: Princo
Serebrjanij, Librejo Esperanto: Moskvo, 1912. Ĉap. 5ª.
8. Nikolao Gudskov, Natalia Aroloviĉ: Malgranda gvidlibro pri Moskvo, Impeto: Moskvo, 2000.
8. Nikolao Gudskov, Natalia Aroloviĉ: Malgranda gvidlibro pri Moskvo, Impeto: Moskvo, 2000.
- angle:
- Moskva
- beloruse:
- Масква-рака
- ĉeĥe:
- řeka Moskva
- ĉine:
- 莫斯科河 [mòsīkēhé]
- france:
- Moskva, Moskova
- germane:
- Moskwa
- hispane:
- Moscova
- hungare:
- Moszkva-folyó
- katalune:
- Moskva
- nederlande:
- Moskou-rivier
- perse:
- رودخانهٔ مسکو
- pole:
- rzeka Moskwa
- portugale:
- Moscova, Móscova
- ruse:
- Москва-река
- slovake:
- Moskva (rieka), rieka Moskva