*brut/o *bruto serĉi 'bruto' [brut.0o] 1.[brut.0o.AGR] Kvarpieda hejma paŝtobesto (bovo, ĉevalo, porko, ŝafo): [ili] loĝas en tendoj kaj paŝtas brutojn [1]; kiam oni povas buĉi hejme tian bruton, oni havas viandon [2]; la servistino leviĝis ĉe la matenruĝo por nutri la brutojn [3]; agrikulturo postulas sufiĉe da realkapitalo en la formo de tirbestoj, brutoj kaj iloj [4]. 2.[brut.0o.FIG] (figure) Homo krudaĉa, senbride perfortema, sensaĝa: kvazaŭ brutoj ili konstante rigardas malsupren, klinas la kapon malsupren super la tabloj kvazaŭ mordante herbon kaj […] avide batas unuj la aliajn [5]; jen, mi iĝis bruto, li murmuras kaj ekdormas ĉe la brandbotelo [6]; „antaŭ vi mi estas bruto, nun centoble pli ol kiam ni unue estis kune“, ŝi ŝovis sin pli proksimen al li kaj per facila tuŝo karesis liajn manojn [7]. Bruto (alnomo)1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 4:202. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Feliĉa Joĉjo3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fingreto4. B. Sandelin: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado, Monato, 2001/02, p. 165. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Naŭ6. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Moa Martinson7. Stellan Engholm: Vivo vokas, VII. angle: 1. farm animal 2. brute beloruse: скаціна bretone: penn-chatal ĉeĥe: dobytče, hovado ĉine: 1. 畜生 [chùshēng], 牲 [shēng] france: 1. bestiau, tête de bétail 2. brute (en p. d'une personne) germane: 1. Vieh, Haustier hebree: חיה, בהמה hispane: 1. bestia, animal de granja 2. bruto (en p. de una persona) hungare: 1. jószág, marha 2. állat (durva ember) japane: 家畜 [かちく], 畜生 [ちくしょう] pole: 1. bydlę 2. bydlę portugale: 1. bruto (animal de criação) ruse: скотина, скот slovake: hovädo ukraine: скотина, худобина, товарина brutaserĉi 'bruta' [brut.0a] 1.[brut.0a.de_bruto] Rilata al bruto: ni pagis ĉiujn impostojn: en milio, tritiko, floroj kaj brutaj feloj [8]; stratoj mallarĝaj, kaj ŝajne ne eblis eskapi el prema bruta odoro kaj el […] muĝado, kiu konstante fonis [9]. 2.[brut.0a.FIG] (figure) Kruda, malmilda, abrupte aganta: bruta murdo [10]; ŝia sinteno […] estis plej severa kaj bruta [11]; preninta la plumingon, subite per ekmovo bruta, aŭtomata, pli forta al ŝia volo, ŝi ĝin rompis [12]; tiu bruta ŝipisto […] dronigis la virtan anabaptiston [13]; bruta procedo por la kontentigo de bruta volupta deziro [14]! en mizera drinkejo, […] kie regis bruta gajeco [15]. 8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII9. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 1810. Gerrit Berveling: Timo kaj necerteco?, Monato, 200511. E. R. Burroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, 193812. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua13. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro V14. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malnova preĝeja sonorilo beloruse: быдлячы, жывёльны ĉeĥe: brutální, dobytčí, hrubý ĉine: 2. 不講理 [bùjiǎnglǐ], 血腥 [xuèxīng], 残 [cán], 強暴 [qiángbào], 残酷 [cánkù] france: bestial 2. brutal germane: 1. Tier- 2. brutal hebree: חייתי hispane: bestial 2. brutal japane: 家畜の [かちくの], 畜生のような [ちくしょうのような] pole: bydlęcy slovake: bezohľadný, hrubý ukraine: скотний, скотинячий brutaroserĉi 'brutaro' [brut.0aro] [brut.0aro.AGR] Kolekto de samspecaj paŝtobestoj, grego, paŝtataro: sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj ŝafoj [16]; la brutaro mem revenas de la paŝtejoj, kvazaŭ proksimiĝus la vespero [17]; ilia reĝo mem zorgis pri sia brutaro, mem bastonis siajn regnanojn, ne konis ilian nombron, ne sciis kolekti ilin, kiam venis niaj armeoj [18]; por ke brutaro kresku pli rapide [...] oni donis al ĝi ne nur naturan furaĝon sed kromajn nutraĵojn kaj medikamentojn Monato . 16. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 3417. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVI18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII angle: flock beloruse: скаціна (зьбір.), быдла, гавяда bretone: chatal ĉeĥe: dobytek, stádo skotu ĉine: 牲畜 [shēngchù], 牲口 [shēngkǒu], 家畜 [jiāchù], 存栏量 [cúnlánliàng] france: bétail, cheptel germane: Vieh hebree: בקר hispane: ganado, animales de granja japane: 家畜の群れ [かちくのむれ], 家畜 [かちく] pole: bydło ruse: скотина (собир.), скот (собир.) slovake: dobytok ukraine: скот, скотина, (рогата ще) товар, череда brutigiserĉi 'brutigi' [brut.0igi] [brut.0igi.FIG] Igi iun bruta: alkoholo brutigas la homon; la maŝinoj tamen obeis al la homoj, eĉ se ili brutigis laboristojn kiel nian ŝatatan Charlie Chaplin en „Modernaj Tempoj“ [19]. 19. Gilbert Ledon: Bugra bug-insekto, Monato, 2000/05, p. 5 angle: brutalize beloruse: даводзіць да сьвінства bretone: anevalaat france: abrutir hispane: embrutecer hungare: lealjasít japane: 愚かにする [おろかにする], 理性を失わせる [りせいをうしなわせる] pole: zbydlęcać, zezwierzęcać ruse: оскотинить, довести до скотского состояния kornbrutoserĉi 'kornbruto' [brut.korn0o] [brut.korn0o.AGR] Iu el kornhavaj brutoj: la baza fonto de la malsano estas la kornbrutaro (bovoj kaj ŝafoj), en kies intestaro la mikroboj bone reproduktiĝas [20]. 20. V. Lemelev: Nova infekta malsano postulanta internacian kunlaboron, Monato, 2001/05, p. 17 angle: horned animal beloruse: скаціна (рагатая), быдла, гавяда bretone: chatal-korn france: bête à cornes germane: Hornvieh hispane: animal con cuernos hungare: szarvasmarha pole: rogate bydło, rogacizna ruse: рогатый скот administraj notoj ~igi: Mankas dua fontindiko. korn~o: Mankas dua fontindiko.