*pork/o

*porko

1.
ZOO Genro el familio porkedoj (Sus), kun mallongaj kruroj kaj rostreto. Unu specio Sus scrofa domesticus) estas en iuj kulturoj hejme bredata pro viando kaj ledo: granda grego da porkoj, paŝtiĝantaj [1]; infanoj gardis amason da karbonigraj porkoj [2]; sur la ŝranko staris la ŝparmonujo, kiu […] havis la formon de porko [3]; blinda porko trovis glanon [4]; avarulo kaj porko estas bonaj post la morto PrV ; ĵeti perlojn antaŭ la porkojn PrV (esprimi altajn ideojn antaŭ malkleruloj); paperujo el porkledo. SUB:apro
2.
(figure) Homo malpurega, malmorala, senkultura: neniam vi divenos la friponaĵon, kiun al mi perfide ludis tiu porko [5]; antaŭe oni mokis rusan porkon, nun oni mokas la sovetan Metrop ! „vi estas granda porko“, diris unu, „kaj pli malsaĝa ol porkido“ [6]. VD:bruto2
angle:
pig
beloruse:
кабан, парсюк, сьвіньня
bulgare:
свиня, прасе
ĉeĥe:
vepř, prase
ĉine:
[zhū], 豬 [zhū], 豨 [xī]
france:
porc, cochon
germane:
Schwein ĵeti perlojn antaŭ la ~ojn: Perlen vor die Säue werfen. 2. Schweinehund
hispane:
cerdo (animal) ĵeti perlojn antaŭ la ~ojn: echar perlas a los cerdos.
hungare:
sertés, disznó ĵeti perlojn antaŭ la ~ojn: gyöngyöt szór a disznók elé.
ide:
porko
indonezie:
babi
japane:
ブタ
katalune:
porc
latinece:
1. Sus 1. Sus scrofa domesticus
nederlande:
zwijn, varken ĵeti perlojn antaŭ la ~ojn: paarlen voor de zwijnen werpen.
pole:
świnia ĵeti perlojn antaŭ la ~ojn: rzucać perły między świnie.
portugale:
porco, suíno
ruse:
кабан (sovaĝa), свинья (hejma) ĵeti perlojn antaŭ la ~ojn: метать бисер перед свиньями.
slovake:
ošípaná, prasa
svede:
svin
tibete:
ཕག་
turke:
domuz
ukraine:
свиня
volapuke:
svin

porkaĵo

1.
KUI Viando de porko: ĉu vere vi manĝas porkaĵon [7]? ni alportis kelkajn postkvaronojn da salbovaĵo kaj porkaĵo [8]; porkaĵo kun askalono [9]; konvertitoj al la juda religio evitu porkaĵon, unu el la manĝaĵoj malpermesitaj de ilia dio [10].
2.
(figure) Senmoralaĵo, fiago: fi! tio estas ja netolerebla porkaĵo! vian polekson prefere ŝovu en vian postaĵon [11]! spektaklo de Satano! neniam, neniam mi permesos tian porkaĵon en mia urbo [12]!
angle:
1. pork
ĉine:
1. 猪肉 [zhūròu], 豬肉 [zhūròu], 大肉 [dàròu]
france:
1. porc (viande)
germane:
1. Schweinefleisch 2. Schweinerei
hispane:
1. carne de cerdo, chacina, embutido 2. marranada, porquería, asquerosidad
japane:
豚肉 [ぶたにく], 豚肉料理 [ぶたにくりょうり], 豚肉製品 [ぶたにくせいひん]
katalune:
1. carn de porc
pole:
1. wieprzowina
tibete:
1. ཕག་ཤ་
ukraine:
1. свинина, свиняче м’ясо, свинство
volapuke:
1. svinamit

porkaro

Aro de kune vivantaj porkoj: la porkaro kunvenis [13]. SUP:grego
13. La Ondo de Esperanto, 1999, No 5 (55)
germane:
Schweineherde, Rotte (Schweine)
hispane:
piara

porkejo

Loko, stalo aŭ kralo, kie oni tenas porkojn: li ricevis mizeran kamereton malsupre apud la porkejo [14]; oni pasigis la antaŭtagmezon rigardante porkojn en la porkejo [15]; ili kutimiĝis al malpli altaj pordetoj de porkejoj [16].
ĉine:
猪舍 [zhūshè], 豬舍 [zhūshè], 圂 [hùn], 圊 [qīng], 苙 [lì]
germane:
Schweinestall
hispane:
pocilga
japane:
豚小屋 [ぶたごや], 養豚場 [ようとんじょう]

porkino

ZOO Inseksa porko: porkino lavita […] en koto [17]; (figure) jen venas tia porkino kaj diras, ke oni devas fermi la buŝon [18]; (figure) elektadis sen fino, edziĝis kun porkino PrV .
angle:
sow
ĉine:
母猪 [mǔzhū], 母豬 [mǔzhū]
france:
truie
germane:
Sau, Bache
hispane:
hembra del cerdo, cerda, puerca, cochina
ide:
porkino
katalune:
truja
pole:
locha, maciora
ukraine:
льоха, свиня-самиця
volapuke:
jisvin

porkido

ZOO Ido de porko: preterkuranta porkido [19]; oni kuŝigis lin zorge sur la pruon, kie jam kuŝis, krom la pakaĵoj, kelkaj kokinoj kaj porkido – ĉiuj prudente ŝnurligitaj [20]; la ĉefpremio estis bakita porkido [21].
angle:
piglet
ĉine:
仔猪 [zǐzhū], 仔豬 [zǐzhū], 豚 [tún]
france:
porcelet
germane:
Ferkel, Frischling
hispane:
lechón, cerdito
japane:
子豚 [こぶた]
katalune:
porcell, garrí
pole:
warchlak, prosię
ukraine:
порося

virporko

ZOO Virseksa porko: rido distingas homojn de bestoj – diris Petronius – kaj li ne havas alian pruvon, ke li ne estas virporko [22]; Virporko malrapidas, grincas kaj koleras, ⫽ Kaj, grenofaskojn ŝteli provize, preferas [23].
angle:
boar
ĉine:
公猪 [gōngzhū], 公豬 [gōngzhū], 豭 [jiā]
france:
verrat
germane:
Eber, Keiler
hispane:
verraco
ide:
porkulo
katalune:
verro
pole:
knur (rozpłodowy), wieprz (wykastrowany)
ukraine:
кнур
volapuke:
hisvin

administraj notoj

~aro : Mankas dua fontindiko.