*bor/i UV *bori serĉi 'bori' [bor.0i] (tr) 1.[bor.0i.TEK] Fari cilindroforman truon per pinta ilo: bori tra la muro malfermaĵon […] sufiĉe larĝan, por ke maldika homo povu ĝin transiri [1]; nia praulo […] eluzis el siliko faritajn kojnojn por bati, bori, fosi, tranĉi [2]; [ŝi] boris siajn dentojn en la lipojn, dum ŝia rigardo fariĝis akra [3]; ili boris malgrandajn truojn tra la kulero tiel, ke la supo elfluis [4]; per kavoj boritaj tra la ŝoseo oni povis alkonduki akvon el la kanalo [5]; brusto borita de glava frapo ricevita en duelo [6]; guto malgranda, sed ŝtonon ĝi boras PrV . trapiki, trui 2.[bor.0i.FIG] (figure) Penetri2: nova krio, eĉ pli akra boras sin tra la pordo [7]; per tiu boranta rigardo la juna virino sin sentis tiel plene senvestigita, […] ke tremis tuje ĉiuj ŝiaj membroj [8]; la problemo […] boris mian kapon per granda scivolo [9]. 1. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekunua2. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto3. Stellan Engholm: Al Torento, IV.4. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekdua Ĉapitro5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I6. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvara7. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, I.8. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua9. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deka Ĉapitro angle: bore beloruse: сьвідраваць ĉeĥe: vrtat ĉine: 1. 鑽進 [zuānjìn], 鑽鑿 [zuānzáo], 穿孔 [chuānkǒng], 貫通 [guàntōng], 凿洞 [záodòng], 貫 [guàn] france: forer, percer (forer) germane: bohren hebree: לקדוח hispane: horadar, taladrar japane: 穴をあける [あなをあける], せん孔する katalune: trepar, perforar nederlande: boren norvege: bore pole: wiercić, borować, świdrować portugale: furar rumane: străpunge, fora, perfora ruse: буравить, бурить, сверлить slovake: vŕtať svede: borra ukraine: свердлити, бурити, буравити boriloserĉi 'borilo' [bor.0ilo] [bor.0ilo.TEK] Pinta tranĉranda ilo por bori: segiloj, boriloj, rabotiloj, marteloj kaj aliaj similaj iloj de ĉarpentisto [10]; per grandegaj boriloj ili traboris la arbon en multaj lokoj [11]; [por] la konstruado de nestokestoj […] oni ne bezonas multajn laborilojn: necesas nur segilo, martelo, najloj kaj borilo por fari la enflugtruon [12]. 10. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto11. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto12. Monato, Saliko: Nestokestoj, 2010 angle: bit, drill bit beloruse: сьвердзел ĉeĥe: nebozez, ruční vrtačka, vrták ĉine: 穿孔者 [chuānkǒngzhě], 打眼工 [dǎyǎngōng], 电钻 [diànzuàn], 蛀虫 [zhùchóng], 鑽工 [zuāngōng], 鑽孔的蟲 [zuānkǒngdechóng], 鑽孔器 [zuānkǒngqì], 鑽子 [zuànzi], 鑽 [zuān], 鑚子 [zuànzǐ] france: foret, mèche (foret) germane: Bohrer hebree: מקדח hispane: barrena, barreno, broca japane: 錐 [すい], ドリル katalune: trepant, barrina, broca nederlande: boor norvege: bor pole: wiertło, świder ruse: бурав, сверло slovake: vrták svede: borr ukraine: свердел, свердло (цілий інструмент), бурав traboriserĉi 'trabori' [bor.tra0i] (tr) [bor.tra0i.TEK] Bori tra la tuta diko: ŝi vidis sian patron […] banantan en sia sango, kun koro traborita [13]; traborita de kugloj [14]; (figure) sunaj radioj traboris la verdaĵon [15]; (figure) ŝiaj okuloj havis en tiu momento brilon akran kaj traborantan Marta ; (figure) kial vi tiel krias? […] vi traboras al ni la orelojn [16]; (figure) ili per siaj okuloj kvazaŭ traboris la malproksimon [17]; guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan PrV . 13. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dektria14. Stellan Engholm: Vivo vokas, VII.15. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro IV16. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La bremenaj muzikistoj17. Hevesi L., trad. Vizi L.: La aventuroj de Andreo Jelky, [2010] angle: pierce, bore/drill through beloruse: прасьвідроўваць (наскрозь) ĉeĥe: provrtat ĉine: 鉾 [móu], 厹 [qiú], 鎩 [shā], 穿洞 [chuāndòng], 鏦 [cōng], 貫通 [guàntōng], 貫 [guàn] france: transpercer germane: durchbohren hispane: traspasar katalune: traspassar nederlande: doorboren slovake: navŕtať, prevŕtať orelbora serĉi 'orelbora' [bor.orel0a] Laŭtega: al tiuj sonoj respondis orelbora fajfo de la knaboj sur la tegmentoj [18]; DĴ Roĝer: abomena popaĉo, orelbora kaj stultiga [19]. orelŝira, surdiga 18. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 219. La Ondo de Esperanto, 2003, № 7 (105) beloruse: пранізьлівы (гук), прарэзьлівы germane: ohrenbetäubend boraparatoserĉi 'boraparato' [bor.0aparato] Aparato por bori helpe de rotacianta borilo. drilo. angle: drill, auger, drilling machine, trepan beloruse: сьвідравальны станок france: foreuse germane: Bohrmaschine hispane: taladro, taladradora, perforadora katalune: trepadora, filaberquí, perforador nederlande: boormachine norvege: boremaskin pole: wiertarka administraj notoj ~aparato: Mankas dua fontindiko. ~aparato: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.