Aldoni tradukojn al ReVo:

*bind/i

*bindi

serĉi 'bindi'
[bind.0i]
(tr)
1.
[bind.0i.TIP]
TIP Kunigi la foliojn de libro kaj surmeti sur ilin rigidan kovrilon: li portis malfermitan grandan libron, kiu estis bindita en veluro [1]; la malnova abocolibro […] elsaltis el sia fako kaj samtempe donis tian puŝon al la nova, ke ankaŭ ĉi tiu falis sur la teron kaj ĝiaj nebinditaj folioj disĵetiĝis ĉirkaŭen [2]; bindita kolekto de revuo BonaLingvo ; (figure) kiam […] mi mem kun la historio de mia vivo devos esti bindita en la tombon, tiam faru super mi la surskribon: „bona humoro“ [3]; (figure) dormanta rivero bindita en sunreto kaj diafana blua akvopenetrita aero Metrop . VD:broŝuri, kajero1.b
Rim.: En unu loko aperas bindi en la senco bandaĝi: tiu ĉi vundo ne estas grava […], oni devas ŝtopi la orelojn kaj bindi la vundojn Metrop .
2.
[bind.0i.KOMP]
KOMP Konstrui ŝargeblan aŭ plenumeblan programon el tradukitaj programpartoj (celmoduloj), ŝtopante la intermodulajn ligilojn; interalie, enŝovi la programojn realigantajn la bibliotekajn funkciojn: statika bindado; dinamike bindebla biblioteko. VD:deploji2, interpreti4, traduki1
angle:
bind 2. link (a program) statika ~ado: static binding, early binding. dinamike ~ebla biblioteko: dynamic link library, DLL, shared library.
beloruse:
1. Ð¿ÐµÑ€Ð°Ð¿Ð»ÑÑ‚аць (кнігу) 2. ÐºÐ°Ð¼Ð¿Ð°Ð½Ð°Ð²Ð°Ñ†ÑŒ, зьвязваць (аб'ектныя модулі)
bretone:
1. keinañ (ul levr), koublañ (ul levr)
ĉeĥe:
opatřit vazbou, spojovat, svázat, upínat, vázat (knihy)
france:
1. relier (assembler des feuilles)
germane:
1. binden (Buch) 2. binden (Programm)
hebree:
לכרוך (ספר)
hispane:
1. encuadernar
hungare:
1. köt (könyvet) statika ~ado: statikus kötés. dinamike ~ebla biblioteko: dinamikusan láncolt könyvtár, dinamikusan összekapcsolható könyvtár, DLL.
japane:
製本する [せいほんする]
pole:
1. oprawiać książki, bindować 2. Å‚Ä…czyć, dowiązywać, konsolidować dinamike ~ebla biblioteko: biblioteka dowiązywana dynamicznie.
portugale:
1. encadernar
ruse:
1. Ð¿ÐµÑ€ÐµÐ¿Ð»ÐµÑ‚ать, переплести 2. ÐºÐ¾Ð¼Ð¿Ð¾Ð½Ð¾Ð²Ð°Ñ‚ÑŒ, связывать (объектные модули) statika ~ado: динамически связываемая библиотека. dinamike ~ebla biblioteko: динамически связываемая библиотека.
slovake:
viazať (knihy)
ukraine:
переплітати (книгу і т. п.)

bindaĵo, bindo

serĉi 'bindaĵo'
serĉi 'bindo'
[bind.0ajxo]
TIP
[bind.0ajxo.librokovrilo]
Librokovrilo: libroj en marokenaj bindoj kaj kun oraj tranĉpartoj Fab3 ; rakontis la malgranda muso: […mi] tuj formanĝetis preskaŭ tutan romanon, tio estas nur la molan parton, la esencan, sed la ŝelon, la bindon mi lasis netuŝita [4]; la libro havis dikan, eluzitan bindaĵon, ĝi kredeble estis legata multfoje IK ; [li] tenis sub la brako grandajn librojn en simpla bindo aŭ sen bindo, difektitajn, duone disŝiritajn de uzado Marta .
angle:
binding
beloruse:
пераплёт
bretone:
keinadur (ul levr), koubladur (ul levr)
ĉine:
精装书 [jīngzhuāngshū], 书籍封面 [shūjífēngmiàn]
france:
reliure
germane:
Einband
hebree:
כריכה
hungare:
kötés (könyvé)
japane:
装丁 [そうてい], 表紙 [ひょうし]
pole:
obwoluta, okładka
rumane:
acoperi
ruse:
переплёт
ukraine:
оправа, палітурка

bindilo

serĉi 'bindilo'
[bind.0ilo]
1.
[bind.0ilo.TIP]
Iu aparato uzata dum bindado: teknika ekip[aĵ]o: […] komputiloj, kopiiloj, bindiloj, mikrofotiloj, aersekigiloj [5].
2.
[bind.0ilo.KOMP]
KOMP Operaciuma programo konstruanta plenumeblan programon (aŭ ŝargmodulon) el tradukitaj pecoj (celmoduloj): lld celas forigi dependecon de [aparta] bindilo [6]. VD:ŝargilo
angle:
2. linker, linkage editor, binder
beloruse:
1. Ð¿ÐµÑ€Ð°Ð¿Ð»Ñ‘тная машына, брашуровачная машына 2. ÐºÐ°Ð¼Ð¿Ð°Ð½Ð¾ÑžÑˆÑ‡Ñ‹Ðº (прагр.), лінкер
ĉeĥe:
spojovací program
ĉine:
装订机械 [zhuāngdìngjīxiè]
france:
2. Ã©diteur de liens
germane:
1. Bindemaschine, Heftmaschine 2. Binder (Software)
hebree:
כריכה
hungare:
2. kapcsolatszerkesztő
japane:
リンカ
pole:
2. linker, konsolidator, program łączący
ruse:
2. ÐºÐ¾Ð¼Ð¿Ð¾Ð½Ð¾Ð²Ñ‰Ð¸Ðº
slovake:
spojovací program
ukraine:
компонувальник, лінкер

bindisto

serĉi 'bindisto'
[bind.0isto]
[bind.0isto.metiisto]
Metiisto, kiu bindas librojn: metiisto, ŝajnas al mi, ke li estas bindisto aŭ io simila Gmn ; ŝi rigardadis ankaŭ en la antaŭ ŝi kuŝantan Hagadon, la belan, per oro kaj veluro binditan pergamenan libron RBa .
beloruse:
пераплётнік
ĉine:
书籍装订工 [shūjízhuāngdìnggōng]
germane:
Buchbinder
japane:
製本業者 [せいほんぎょうしゃ]
ukraine:
палітурник

administraj notoj