bet/o betoserĉi 'beto' [bet1.0o] [bet1.0o.LIN] La dua litero de la greka alfabeto (B, β): ankaŭ eblas ilin [la Grekajn literojn] plene Esperantigi kun O-finaĵoj, ekz.: alfo, beto, gamo, […] [1]. Rim. 1: Troviĝas en la PIV-oj la neasimilita formo „beta“, do aliradika. Rim. 2: La plene esperantigitaj nomoj de la grekaj literoj prezentitaj en PMEG [2] [3] ne estas harmoniaj. En la okazo de la literoj finiĝantaj per a, la Esperanta O-finaĵo anstataŭas la liternoman finon (alfa ⭢alfo), dum en la aliaj okazoj la Esperanta O-finaĵo aldoniĝas al la liternoma fino (epsilon ⭢ epsilono; mu ⭢ muo; ksi ⭢ ksio). Due, pluraj tiel kreitaj radikoj konfliktas kun aliaj esperantaj radikoj jam ekzistantaj en PIV (alfo, beto, gamo, kapo, roto) aŭ konfliktas en vorfarado ĉar, laŭ PMEG, oni ne uzu a-ligfinaĵon en kombinoj [4], tial ekzemple la PIV-a termino „gamaradioj“ devus esti „gamradioj“, kiel „iksradioj“. Por pli da reguleco kaj eviti konfliktojn, alia eblo estas uzi la simplan esperantigitan formon betao. [Alano Gerardo] Rim.: Kp beto (radika legomo). 1. B. Wennergren: Grekaj literoj en PMEG §192. B. Wennergren: Grekaj literoj en PMEG §193. B. Wennergren: Grekaj literoj en PMEG §434. B. Wennergren: Interligaj finaĵoj en PMEG §37.3 angle: beta beloruse: бэта (грэцкая літара) france: bêta germane: Beta hebree: סלק indonezie: beta japane: ビート [びーと], テンサイ, サトウダイコン nederlande: bèta norvege: beta pole: beta (litera) rumane: beta (literă) tibete: ལ་ཕུག་ ukraine: бэта administraj notoj