*17bal/o JED *balo serĉi 'balo' [bal.0o] Pompa kunveno, en kiu oni dancas: en la palaco estas granda balo [1]; ŝi iris al la balo kaj komencis danci [2]; sen regalo ne estas balo PrV ; postmorgaŭ la guberniestro donos grandan balon [3]. 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Ruĝaj ŝuoj3. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 12a, p. 64a angle: ball beloruse: баль bretone: bal bulgare: бал ĉeĥe: bál, ples, taneční zábava france: bal germane: Ball hispane: baile hungare: bál japane: 舞踏会 [ぶとうかい], ダンスパーティ katalune: ball nederlande: bal (danspartij) pole: bal portugale: baile rumane: dans, minge, bal ruse: бал slovake: bál, ples, tanečná zábava svede: bal ukraine: бал balejoserĉi 'balejo' [bal.0ejo] Ĉambro aŭ loko, en kiu baloj okazas, en kiu oni dancas: ŝi ne plu kutimas iri al la malmodernaj dancejoj (antaŭe nomitaj „balejoj de romantiko“) [4]. dancejo 4. Monato, Albisturo Kvinke: Pri kutimoj kaj kalsonoj, 2006 angle: ballroom beloruse: танцавальная заля, танцзаля france: salle de bal germane: Ballsaal pole: sala balowa ukraine: зал для танців, танцювальний зал kostumbalo, maskobaloserĉi 'kostumbalo' serĉi 'maskobalo' [bal.kostum0o] Balo, en kiu la invititoj devas porti travestion aŭ simple maskon: kiel strange ili aspektas! ili certe venas de maskobalo [5]! li vivis gaje, li iradis ĉiunokte al maskobaloj [6]; li estis aranĝisto de komedioj, maskobaloj kaj ĉiaj elpenseblaj amuziĝoj [7]; lia edzino veturis al opera maskobalo FK ; estis konkurso pri danco kaj kostumbalo (mi estis plonĝisto) kaj ni ludis homlupludon ĝis la kvara [8]. karnavalo, kostumo 5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Dekdu per la poŝto8. Olivier Faurax angle: masked ball beloruse: баль-маскарад france: bal costumé, bal masqué germane: Kostümball, Maskenball, Maskenfest, Mummenschanz [ark] japane: 仮装舞踏会 [かそうぶとうかい] okcidentale: mascarade pole: bal kostiumowy, bal maskowy ukraine: бал-маскарад administraj notoj