*avar/a UV *avara serĉi 'avara' [avar.0a] 1.[avar.0a.elspezi] Tro ŝparema, domaĝanta elspezi aŭ fordoni ion: kvankam ne avara, ci ne estas malŝparema, kaj ci ne estus elspezinta kvin frankojn por kontentigi simplan kapricon [1]; estas mono en la komodo, prenu kiom vi bezonas por vi kaj la knabo, kaj ne estu avara, – Selma ne kontraŭdiris, kvankam estis iom malagrable al ŝi uzi monon, kiun ŝi ne ricevis salajre [2]; la simpla ĉerko, la avaraj (simplaj, malmultkostaj) kronoj, la malmultaj funebrantoj, ĉio indikis ke jene kvieta simplulino trovis sian finon [3]; vi malestiminda, sagaca aĝulo ĉielprofitema, senekzemple ŝparema kaj modele avara [4]! oni disdonis la plej mizeran manĝaĉon al la ŝipanaro, kiun avara kompanio kaj ŝipestro, kiu devas havigi al si kromajn enspezojn, iel povas aranĝi [5]. Rim.: Homo avida estas prenema, dum homo avara estas maldonema. Ne ĉiam ambaŭ koincidas. 2.[avar.0a.FIG] (figure) Tro ŝparema pri io: avara je helpo, pri laŭdoj; li aŭdis la molan voĉon de la juna virino kaj rememoris la grumblajn vortojn kaj avarajn okulojn de sia edzino [6]; tro avara vorttransmetado [7]. 1. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvina2. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Sia propra mastro3. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, Tombeja Arabesko4. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Plendoj de Jozefo arestita5. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 206. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Gustaf Rune Eriks7. La Ondo de Esperanto, 2001, №5 angle: avaricious, miserly, stingy, niggardly, greedy beloruse: скупы, скнарлівы, прагны, хцівы bretone: pizh (na foran ket), skragn bulgare: скъпернически, стиснат ĉeĥe: lakomý, lakotný ĉine: 1. 抠门 [kōumén], 摳門 [kōumén], 婪 [lán], 吝 [lìn], 悭 [qiān], 慳 [qiān], 抠 [kōu], 摳 [kōu], 抠门儿 [kōuménēr], 摳門兒 [kōuménēr], 如饑似渴 [rújīsìkě], 如饥似渴 [rújīsìkě], 啬 [sè], 嗇 [sè], 一毛不拔 [yīmáobùbá] 2. 小气 [xiǎoqì], 小氣 [xiǎoqì] france: avare (adj.) germane: geizig, knausrig, zugeknöpft hebree: קמצן hispane: avaro hungare: fösvény, fukar, szűkmarkú, kuporgató itale: avaro japane: 欲の深い [よくのふかい], けちな nederlande: gierig portugale: avarento ruse: скупой slovake: lakomý ukraine: скупий avariserĉi 'avari' [avar.0i] (tr) 1.[avar.0i.elspezi] Esti avara pri, agi avare pri elspezo: unu disdonas, kaj riĉiĝas ĉiam pli, alia tro avaras, kaj tamen nur malriĉiĝas [8]; ho Izido, neniam mi avaris al vi oferojn, sed hodiaŭ mi donas la plej grandan [9]; li decidis avari por tio nek monon, nek homojn [10]; onklo nenion por eduk’ avaris [11]; patroj avaras, infanoj malŝparas PrV . domaĝi, ŝpariavidi 2.[avar.0i.FIG] Esti avara pri io nemateria: se la sango bolas, tiam lango ⫽ La ĵurojn ne avaras [12]; antaŭ nelonge ili dronis, nur por vidi la vizaĝon de lia sankteco, kaj hodiaŭ ili avaras la kriojn [13]; li ne avaris laŭdojn [14]; Petronius sciis tamen ne avari la punojn, al kiuj ilin subigis la ĝenerala moro [15]. 8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 11:249. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro I10. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LI11. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro I.12. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIII14. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXXI15. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XII angle: be greedy, stint, penny-pinch beloruse: скупіцца, скнарыцца, прагнуць bretone: bezañ pizh, bezañ skragn ĉeĥe: lakotit, skrblit france: être avare (de), rationner (par avarice) germane: geizen hungare: fukarkodik, fösvénykedik, zsugorgat itale: lesinare japane: 欲張る [よくばる], けちる, 出し惜しむ [だしおしむ] nederlande: karig zijn met ruse: скупиться, жалеть slovake: byť skúpy, žgrlošiť ukraine: скупитися, шкодувати (чого-н.) *avarulo serĉi 'avarulo' [avar.0ulo] Homo, kiu avaras: pri avarulo oni ne plu diros, ke li estas bonfaranto [16]; ili flugis internen de la kvar nudaj muroj de avarulo, kie, tute malgrasa, tremanta de malvarmo, malsata kaj soifa, la maljunulo per ĉiuj siaj pensoj kaj meditoj alkroĉiĝis al sia mono [17]; kion vi nomas honesta? depreni al riĉaj avaruloj de ilia kolo trionon de la zorgoj, [18]; avarulo, elirante el la preĝejo, kie la pastro parolis pri bonfarado, diris: — la prediko tiel min tuŝis, ke mi mem estas preta peti almozojn [19]; malŝparulo ĝuas nelonge, avarulo neniam PrV . 16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 32:517. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio18. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua19. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto angle: miser, covetous person beloruse: скнара, скупянда, жмінда, хцівец, заціскайла france: avare (subst.) germane: Geizhals, Knauser hebree: קַמצָן japane: けちん坊 [けちんぼう], 守銭奴 [しゅせんど] ukraine: скупар, скупердяга, скнара malavaraserĉi 'malavara' [avar.mal0a] Facile donanta: amikoj […] per malavara fondo de la Centra Oficejo donis fortikan fundamenton por ĉiuj plej gravaj laboroj [20]; la faraono faris al la dioj malavarajn oferojn kaj konstruis templojn [21]; tre plaĉis al li […] ilia malavara laŭdado kaj preskaŭ adorado [22]; viroj, junaj kaj maljunaj, tributis al la beleco kaj la lerteco de la dancistinoj la plej malavaran admiron [23]; pri havo najbara (de najbaro) oni estas malavara PrV . donemadonacema, elspezema 20. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 190621. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo22. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro V23. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XIII angle: generous beloruse: шчодры bretone: brokus bulgare: щедър ĉeĥe: štědrý france: généreux, large (généreux), prodigue germane: freigiebig, generös, spendabel hispane: generoso hungare: bőkezű, adakozó, tékozló itale: generoso, prodigo, munifico japane: 気前のよい [きまえのいい], 物惜しみしない [ものおしみしない] nederlande: vrijgevig, gul ruse: щедрый slovake: radodajný, štedrý tibete: ལག་པ་ཤོག་པོ་ ukraine: щедрий administraj notoj