*donaci
(tr)
- Senkompense doni, kiel ateston de bonvolemo, amikeco, favoro, ktp: mi ja ne donacas al vi tiun ĉi monon, mi ĝin pruntas [1]; jen, mi donacos unu pomon al vi [2]; li donacos al li la vivon, se li alportos […] ĉevalon, kiu kuras pli rapide ol la vento [3]; donacu ŝin al mi, ĉar mi ne povos vivi [4]; naztukon kun sia nomo ŝi donacis al la ĉasisto [5]; (figure) la naturo donacis al ili neordinaran forton Marta ; ŝi donacis al la reĝo cent dudek kikarojn da oro [6]; la estroj de la Levidoj, donacis al la Levidoj por la Paskoj kvin mil ŝafidojn [7]; (figure) li akiris alian koron, ankoraŭ antaŭ ol mi havis koron, por donaci al li (t.e. ekami lin) [8]; (figure) fraŭlino, donacu al mi vian manon (edzigu min) [9]! la reĝo donacis (kp atribui) al la ambaŭ […] kavaliran krucon kaj la titolon de sekretaj teksistoj de la kortego [10]; oni donacas por speso kaj laborigas por spesmilo PrV ; al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras PrV . doti, oferi
1.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino
3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La ora birdo
4. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino
5. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 10:10
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 35:9
8. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
9. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
10. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto

- angle:
- donate
- beloruse:
- падараваць, падарыць
- bulgare:
- подарявам
- ĉeĥe:
- darovat, dát (něco někomu), obdarovat (někoho něčím)
- ĉine:
- 贈予 [zèngyǔ], 贈送 [zèngsòng]
- france:
- donner en cadeau, offrir (un cadeau)
- germane:
- schenken
- hispane:
- donar, regalar
- indonezie:
- mendermakan, mendonasikan, menghadiahkan, menginfakkan, menyumbangkan
- japane:
- 贈る [おくる], 寄贈する [きぞうする]
- pole:
- darować (dawać), podarować, ofiarować
- portugale:
- presentear, doar, brindar, dar, oferecer, fazer doação de
- ruse:
- дарить, подарить
- slovake:
- darovať
- ukraine:
- дарувати
donaco
- Donacitaĵo: vi estas tiel […] bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon [11]; [li] dankis la maljunulinon pro la donaco [12]; mi pardonemigos lin per la donaco [13]; anonima donaco [14]; vi helpis min per konsilo kaj donaco Marta ; [li] donis al li returne la dokumenton de donaco [15]; per favoroj kaj donacoj oni solvas multajn malfacilaĵojn [16]; kiu donacon prenas, tiu sin katenas PrV ; donaco nesincera estas donaco infera PrV .
11.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 15
12. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Paŝtistino de anseroj apud puto
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 32:20
14. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
15. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
16. Don Miguel de Cervantes Saavedra: Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono (5 ĉapitroj), Ĉapitro LXV

- падарунак
- bulgare:
- подарък
- ĉeĥe:
- dar, dárek, nadílka, výsluha
- ĉine:
- 礼物 [lǐwù], 推荐书 [tuījiànshū], 礼品 [lǐpǐn], 饋贈品 [kuìzèngpǐn]
- france:
- cadeau, don, présent (cadeau)
- germane:
- Geschenk, Gabe kiu ~on prenas, tiu sin katenas: Geschenke verpflichten.
- hebree:
- מתנה
- hispane:
- donación, regalo
- indonezie:
- derma, donasi, hadiah, infak, sumbangan
- japane:
- 贈り物 [おくりもの], 贈与 [ぞうよ], 贈呈 [ぞうてい]
- pole:
- prezent, dar, podarunek, upominek
- rumane:
- cadou
- ruse:
- дар, подарок
- slovake:
- obdarovanie
- tibete:
- དོ་པོ་
- ukraine:
- дар, дарунок, подарунок
donace
- Kiel donaco(n): donace ricevi, prezenti; la arĝenton [li] sendis […] donace al la reĝo de Asirio [17]; tio estis lia poeta talento, kiun Dio donace metis al li en la lulilon [18]; eminenta sinjoro […] forte laŭdadis la ĉevalon […] dezirante ricevi ĝin donace [19].
17.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 16:8
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
19. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
19. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
- beloruse:
- у падарунак
- ĉeĥe:
- darem
- france:
- en cadeau
- germane:
- geschenkt, als Geschenk
- hebree:
- במתנה
- hispane:
- de regalo
- indonezie:
- sebagai hadiah
- japane:
- 贈り物として [おくりものとして]
- pole:
- w prezencie, w darze, jako podarunek, jako upominek
- ruse:
- в подарок
- slovake:
- darom
donacema
- Volonte donacanta: mi ĝojas konstati, ke vi estas donacema [20]; [ni] dankinte foriris, impresite de la donacema malavareco [21]; kampanjo necesis havigi subtenon apelaciante al la donacemo de la membraro [22]. malavara
20.
Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, L’ avarulo
21. Werner Schad: Inter maro kaj arbarego, Monato, 2000/05, p. 14
22. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
21. Werner Schad: Inter maro kaj arbarego, Monato, 2000/05, p. 14
22. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
- beloruse:
- шчодры (на падарункі, ахвяраваньні)
- ĉeĥe:
- štědrý
- ĉine:
- 雍容大度 [yōngróngdàdù], 慨 [kǎi]
- france:
- généreux
- germane:
- generös, freigiebig
- hebree:
- נדיב
- hispane:
- generoso
- indonezie:
- dermawan, murah hati, karim
- japane:
- 気前のいい [きまえのいい]
- pole:
- hojny, szczodry
- ruse:
- щедрый
- slovake:
- radodajný, štedrý
- ukraine:
- милостивий, щедрий
mondonaco
- Donaco de mono, ordinare por iu bonafara celo, projekto ks: li promesis ankaŭ al la aliaj iomete mondonaci [23]; [ili] ricevis de Nacia Heredaĵa Memoriga Fondaĵo rekordan mondonacegon de pli ol 17 milionoj da pundoj [24]; temploj […]j dependas de mondonaco de siaj kredantoj [25]; la „Obolo de Sankta Petro“ [estas] mondonacoj al la papo fare de milionoj da fideluloj [26]. almozo, benefico
23.
Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XIX
24. Monato, David Curtis: Volontuli en Tyntesfield, 2004
25. Monato, Hori Yasuo: Religio en Japanio. Ĉu budhismo?, 2008
26. Monato, Armando Zecchin: Spezokonto por la jaro 2006 pozitiva, 2007
24. Monato, David Curtis: Volontuli en Tyntesfield, 2004
25. Monato, Hori Yasuo: Religio en Japanio. Ĉu budhismo?, 2008
26. Monato, Armando Zecchin: Spezokonto por la jaro 2006 pozitiva, 2007
- angle:
- donation
- beloruse:
- ахвяраваньне (грашовае)
- ĉine:
- 捐款 [juānkuǎn], 关照 [guānzhào], 捐献 [juānxiàn], 捐助 [juānzhù]
- germane:
- Spende, Geldzuwendung
- indonezie:
- donasi, infak, sedekah, sumbangan
- japane:
- 寄付 [きふ]