1apati/o JED apatioserĉi 'apatio' [apati.0o] Malvigleco, indiferenteco: li sukcesis tiel rapide forigi de la vizaĝo de la laca maljunulo maldolĉon kaj apation! IK ; lacaj de la sendanka laborado, ni kun malespero kaj apatio lasus fali la manojn, ― tute egale EE ; fraŭlino, nek malbona, nek gaja, ŝtoniĝinta en la apatio de sia vivo IKr ; sen pensoj, sen ribelo, en kompleta apatio ili faris tion LGA ; ŝi frostis, sed ankoraŭ sentis la dolĉon de la panpeco kaj ŝi subite reviviĝis el sia apatio LGA ; sur la vizaĝo de Omar sin montris apatio, kiu tamen subite ŝanĝiĝis en rigardon de granda surprizo Iŝtar ; post la unua katastrofo de la tago li jam toleris tiun ĉi duan kun la apatio de martiroj KKr ; deprimo, inerteco2, flegmo, marasmo angle: apathy beloruse: апатыя, абыякавасьць ĉeĥe: apatie, lhostejnost france: apathie germane: Teilnahmslosigkeit, Apathie hebree: אֲדִישׁוּת hispane: apatía hungare: apátia, egykedvűség itale: apatia japane: 無感動 [むかんどう], 無関心 [むかんしん], 冷淡 [れいたん] nederlande: apathie pole: apatia rumane: apatie ruse: апатия, безразличие, равнодушие slovake: apatia, nevšímavosť, otupenosť, ľahostajnosť voči okoliu ukraine: апатія, байдужність, байдужість administraj notoj