1anten/o JED antenoserĉi 'anteno' [anten.0o] 1.[anten.0o.ZOO] Palpa fadenforma organo troviĝanta, ordinare pare, sur la kapo de multaj insektoj kaj krustuloj: insekto brile nigra-blanka kun longaj striitaj antenoj[1]; la heliko elŝovis siajn antenojn kaj kapon [2]; en la Eritrea Herakles-templo estas gardataj la antenoj de la orportantaj formikoj [3]; ĝi aspektas iom senvive, sed ĝi nur somnolas vidu, kiel movetiĝas la antenoj [4]. 2.[anten.0o.MAR] Longa kaj fleksebla stango, kiun oni fiksas al mezo aŭ supro de masto por teni triangulan velon: li ordonis lanĉi la boaton por alporti lin, kaj malsuprenigi la antenon por tuj pendigi la araban ŝipestron [5]. busprito, jardo 3.[anten.0o.ELE] Kondukilo, plej ofte el drato, por disradiadi la ondojn de radioelektra sendstacio aŭ por kaptadi la ondojn de aliaj radiostacioj: oni nuntempe povas ricevi ankaŭ per anteno la turkan stacion rekte de satelito[6]; mi ricevis analogajn staciojn per satelitanteno kun du ricevkapoj [7]; la necesa diametro de la pelva anteno estas decidenda [8]; la tuboj vibrigas sin mem, kaj tiuj vibroj, sen la necesa ŝirmado, influas ankaŭ la antenon, kiu tiamaniere kaptas groteskajn ondojn: la aparato fajfas, knaras, bruas [9]; la unuo enhavas ĉion: la programaron, la antenon, akumulilon kaj malgrandan ekranon [10]; (figure) la cerbo funkcias kiel anteno [11]. 1. Stefan Maul: Surprizo el ligna kesto, Monato, 2002/01, p. 212. Jouko Lindstedt: La helikoj, Monato, 2000/07, p. 163. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Superstiĉo4. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 95. Don Miguel de Cervantes Saavedra: Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono (5 ĉapitroj), Ĉapitro 63a6. Gvd: Elkabligite, Monato, 1999/09, p. 77. Jean Pierre Vanden Daele: Ricevi persatelite, Monato, 2010/04, p. 158. Pejno Simono: Poloj per pelvo, Monato, 1995/04, p. 179. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Oka Ĉapitro10. Paŭl Peeraerts: Birada sistemo helpas pli kaj pli da ŝoforoj, Monato, 2004/10, p. 1711. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Oka Ĉapitro angle: 1. antenna, feeler 3. antenna, aerial beloruse: 1. антэна, вусік 2. рэя (рангоўтнае дрэва) 3. антэна ĉeĥe: tykadlo hmyzu france: antenne germane: 1. Fühler 2. Rahe 3. Antenne hebree: 1. מחוש 3. משושה, אנטנה hispane: 1. antena 3. antena hungare: 1. csáp, tapogató 2. vitorlarúd, árbocrúd 3. antenna itale: 1. antenna 3. antenna japane: 触角 [しょっかく], アンテナ [あんてな] nederlande: antenne pole: 1. czułek 3. antena ruse: 1. антенна, сяжок, усик 2. рей, рея 3. антенна slovake: tykadlo hmyzu 1. tykadlo 2. rahno 3. anténa svede: 1. antenn 3. antenn ukraine: антена, вусики parabolanteno, parabola anteno serĉi 'parabolanteno' serĉi 'parabola anteno' [anten.parabol0o] [anten.parabol0o.TEL] Anteno3 provizita per fokusa reflektilo parabol-forma, taŭga por sendo aŭ ricevo de diverslongaj ondoj de televido, radiofonio kaj aliaj: tri konstruaĵoj el betono, ornamitaj per miloj da balkonoj kaj preskaŭ same multe da parabol-antenoj: jen la loĝejoj konstruitaj de Péchiney por siaj elpatrujigitaj laboristoj [12]; Rikardo vidas domon; ĝi havas parabolan antenon [13]. 12. J. Brygo, trad. J.-M. Cash : Salajro-konflikto ĉe la ĉefa mondskala importanto de baŭksito, Le Monde diplomatique, 2009-1013. Ilei: [Instrulibro], [2015] beloruse: парабалічная антэна france: antenne parabolique administraj notoj