antagonist/o JED antagonistoserĉi 'antagonisto' [antago1.0o] (malofte) [antago1.0o.KOMUNE] Kontraŭulo, kontraŭbatalanto; unu el la konfliktaj fortoj, principoj, partioj de antagonismo: li sentis, ke estas en li kvazaŭ du homoj: unu preskaŭ freneza, alia trankvila kaj saĝa, […] la unua […] ne aŭskultis la voĉon de la prudento, kontraŭe, ĉiuminute li akiris superecon je sia interna antagonisto [1]; miaj antagonistoj grimacos [2]; Johano Paŭlo la 2a […] malamas la komunismon, sed atentu, ne la komunistojn, ― oni ne povus aserti tion pri la komunistaj gvidantoj kontraŭ siaj antagonistoj [3]. adversulo, malamiko2, oponanto Rim.: Laŭ BL: Prefere diru aktiva kontraŭulo. 1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIV2. Monato, Yamasaki Seikô: Landnomoj: homaj frenezigiloj3. Monato, Lode Dores: Sanktuloj angle: antagonist beloruse: антаганіст ĉeĥe: antagonista, odpůrce, protivník, sok france: antagoniste germane: Gegenspieler, Antagonist hebree: יָרִיב hispane: antagonista japane: 敵対者 [てきたいしゃ], 対立者 [たいりつしゃ] ruse: антагонист slovake: antagonista, odporca, protivník administraj notoj